miércoles, 18 de noviembre de 2009

[La Karavelo: 3888] Lancho de "Esperanto em 30 horas" en "AteJazz Cafe".

Karaj amikoj:

Dankon al Dimitrije, al Gerrit kaj al Renato pro la bondeziroj,
kaj ankaŭ al ĉiuj, kiuj bondeziris ne sendante mesaĝon :) .

Mi ĵus alvenis hejmen triope kun mia familia stabo.
La salono de "AtéJazz Café" enhavis eble 15 homojn
en la komenco de la prezentado, kaj 25 homojn en la fino.
Tre bona nombro por labortago!

Mi respondis al ĉirkaŭ dek demandoj pri esperanto,
kaj mi devis legi kaj paroleti kun mia filo
por ke la homoj vidu, kiel la lingvo sonas.

Nur unu el ili aĉetis la libron "Esperanto em 30 horas".
Ŝi estas instruisto pri la portugala kaj franca lingvoj
en la gimnazio. Temas pri amikino mia
kun kiu mi jam parolis pri esperanto kelkfoje.
Mi sentas, ke iom post iom esperanto estiĝas konata afero
en ĉi tiu urbeto. La geparo posedanta ĉi tiun kafejon
estas tre afabla kaj ĉiam preta malfermi la pordojn
al artistoj, revantoj, verkistoj kaj intelektuloj.
En la fino mi parolis kun hispana skulptisto (dorse, dekstre de la foto),
kiu tie estis, kun sinjorino Helena, pentristino
jam konata de la legantoj de LK, ĉar ŝi aperis
sur la kovrilo de inta LK-numero, kaj kun kelkaj
aliaj homoj.

Mi lasis unu ekzempleron de mia libro en vitromontrilo
de la kafejo apud etaj skulptaĵoj. Mi devis konvinki
la kafejposedantojn donaci al ili makleraĵon
en la vendado de mia libro, ĉar ili ne volis ricevi ion ajn.
Mi rakontas tiaĵojn al vi, por ke vi komprenu
kian afablan kaj amikan etoson oni vivas tie.

Tie estis homoj ĉiaaĝaj.
Fraŭlino eble 15-jaraĝa (maldekstre en la foto, nigre vestita)
demandis al mi kelkfoje pri esperantaj temoj.
Ŝi estas rumanino kaj ŝi petis, ĉu mi povas trovi junulojn el Rumanio
kun kiu ŝi povu interbabili pri esperanto en la rumana.
Do, se vi konas rumanajn junulojn, bonvole donu al ili
mian retadreson por ke mi kontaktigu ilin.

Certe la vendado de unu ekzemplero ne donis
al mi grandan komercan profiton,
tamen mia libro donis al mi plusan okazaĵon
paroli pri esperanto kaj venigi homojn al nia lingvo.

Unu el la fotoj montras la homojn, kiuj estis antaŭ mi
en la komenco, la alia foto montras nian etan libroekspozicion.

Post la prezento de "Esperanto em 30 horas", alia triopo
prezentis arabajn popolrakontojn dum ili ludis muzikilojn
kaj faris desegnojn pri la rakontata rakonto.
Nu, bela vespero!

Amike,

João José Santos


-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------


PA120067.JPGPA120067.JPG
580 K Vista Descargar
PA120066.JPGPA120066.JPG
611 K Vista

No hay comentarios:

 
lernu!