martes, 17 de noviembre de 2009

Simpatiportantoj por Esperanto

Simpatiportantoj por Esperanto

Estas evidente ke mankas novaj homoj parolantaj Esperanton. Por
kontraŭbatali tion multaj esperantistoj pensas ke necesas taŭgaj kursoj,
kursoj kiuj povus allogi pli da homoj al Esperanto. Kaj ili pensas ke ju pli
da homoj oni povas alparoli je la unua vido, des pli da homoj fine
interesiĝos pri lernado de Esperanto. Tio kondukas al inflacia apero de
kursoj en interreto.

Tamen la problemo ja ne kuŝas en tio ke ne eblus alparoli sufiĉe da homoj je
la unua vido, sed la problemo estas ke post tiu unua vido apenaŭ iu eklernas
aŭ eĉ finlernas la ofertatan kursomaterialon. Kaj eĉ tiuj kiuj finlernis ĝin
poste apenaŭ aperas en Esperantujo.

Aliflanke mankas en la interreto vizaĝoj kaj voĉoj kiuj prezentas sin kaj
Esperanton en taŭga maniero parolante en Esperanto. Sed la afero bezonas
simpatiportantojn por sukcesi. Laŭ mi jam manpleno da homoj en la tuta mondo
povus ege plibonigi la situacion. Ekzemple tri virinoj kaj tri viroj, ĉiuj
sufiĉe junaj, parolantaj belan Esperanton, povus veki simpation por la
lingvo kaj instigi homojn lerni ĝin laŭ la modelo kiun ili ricevos de la
simpatiportantoj. Homoj emas lerni per imitado: unue ili devas aŭdi ion
imitindan kaj poste ili mem provos paroli laŭ la imitinda modelo.

Se oni akceptas ke per investo de mono oni povus trovi tiajn homojn kiuj
simpatie prezentas Esperanton, tiam la problemo estas solvebla. La monsumo
investenda laŭ mi ne estus alta.

Sincere

Anton Oberndorfer

http://aldone.de/video

No hay comentarios:

 
lernu!