martes, 17 de noviembre de 2009

[esperanto-en-andaluzio:266] Fw: [ib-esp] RS: Subvencioj 2009 kaj 2010

----- Mensaje original -----
Enviado: lunes, 16 de noviembre de 2009 0:23
Asunto: [ib-esp] RS: Subvencioj 2009 kaj 2010

----- Mensaje original -----
De: "FUNDACION ESPERANTO" <>

Estimataj amikoj:
Restas duona monato por ke la grupoj aŭ unuopuloj petu al Fundación
Esperanto subvenciojn por la agadoj faritaj dum la jaro 2009. Ĝis nun tre
malmultaj petoj alvenis al la patronaro de Fundación.
Do, vi ankoraŭ havas iom da tempo por tion fari. Memoru ke la ĉefa celo
estas la agado rilata al la jaro Zamenhof, sed ke la kriterioj estas sufiĉe
larĝaj por ke la Patronaro povu ekzameni viajn petojn.
Sendu ilin al
fundacion@esperanto.es

Ekzistas la ebleco peti helpon por la eldonado de libroj en Esperanto aŭ kun
rilato al ĝi.
Se vi planas eldoni tian libron, kaj ankoraŭ tion ne faris, vi havas la
eblecon sendi al ni buĝeton. Ankoraŭ neeldonitaj libroj povos esti
subvenciataj laŭ la projektoj de 2009 aŭ 2010, depende de la buĝeto aŭ la
disponebla mono.

Ni nun diskutas pri la agadoj apogotaj dum 2010. Se vi volas proponi
projektojn aŭ agadliniojn, ni estas malfermaj je sugestoj. Memoru ke
Fundación Esperanto povas esti la pordo por ke vi mem finance apogu
programojn por Esperanto. Fundación financas sin per donacoj, kaj ni
kuraĝigas vin por ke vi uzu tiun rimedon por antaŭenigi agadojn
diverskampajn.

En 2010 ne estas tre elstaraj datrevenoj, sed ja grava okazaĵo por la
iberamerika mondo: la okazigo de UK en hispanlingva lando. Tial, ni nun
pripensas la eblecon helpi al la amerika movado disvastigi en tiu kontinento
la esperantan lingvon. Ideoj kaj helpoj tiurilate estos bonvenaj.

Nia agado dependas de vi.

Fundación Esperanto
http://www.esperanto.es/fundacion/

No hay comentarios:

 
lernu!