domingo, 1 de noviembre de 2009

USONA UU ESPERANTISTO INSTRUAS ESPERANTON EN C'INIO

La menciita Kanto de la Koloroj estas alkrochita al chi tiu mesag'o.
Mar =)
USONA UU ESPERANTISTO INSTRUAS ESPERANTON EN ĈINIO
Dum Aŭgusto 2009 kvar urboj en Ĉinio gastigis usonan emeritan profesoron
de filozofio kaj pac-studo Ronald Glossop, Direktoro de “Infanoj ĉirkaŭ la
Mondo” <www.icxlm.org> por helpi instrui Esperanton, aparte al infanoj.
Dum la vizito “Profesoro Ron” instruis en elementa lernejo en Taiyuan, en
mezlernejo kaj publikaj parkoj en Wuhan, en infanĝardeno en Nanĉang, kaj en
universitato en Harbin.
La ĉefa ilo de instruado kiun li uzis estas la “Kanto de la Koloroj” (anka
ŭ konata kiel “Ruĝa Pomo” ĉar la unua strofo temas pri ruĝa pomo kiu
estas frukto). Tiu kanto uzas la konatan francan melodion “Frato Jako.”
Aliaj strofoj estas pri flava rozo (floro), verda cedro (arbo), blua plumo
(skribilo), nigra kato (besto), blanka mevo (birdo), bruna tablo (meblo),
griza salmo (fiŝo), orangxa pilko (ludilo), purpura jupo (vesto), arĝenta forko
(manĝilo), kaj ora ringo (ornamo). La lasta strofo traktas la bazan ideon
de Esperanto: “Sur la Tero, bela Tero, Loĝas ni, kantas ni, Kune sur la
Tero, Monda familio.”
Post la lernado de la kanto, la lernantoj konversaciis pri demandoj kiel, “
Laŭ la kanto, kio estas flava?” kaj “Kia [kiukolora] estas forko?” kaj “
Kio estas jupo?” La lernantoj ankaŭ lernis kaj interparolis pri numeraloj ĝ
is mil kaj pri la legado de horloĝoj.
Ĉinaj Esperantistoj devis prizorgi la kvar-semajnan viziton de “Profesoro
Ron,” ĉar li ne scipovas la ĉinan lingvon. La tutan aferon planis
Wuhanano s-ro PENG Zhengming (Trigo). FAN Xiani, universitata studentino,
renkontis Profesoron Glossop ĉe la flughaveno en Pekino kaj kun Profesoro LI
Weilun, s-ro WEI Shan, kaj s-ro WEN Jingen akompanis lin en trajno al Taiyuan.
En Taiyuan lernejestro WEI Yubin aranĝis la unu-semajnan viziton. Profesoro
LI el Pekino, kiu verkis la lernolibron kiun oni uzas en tiu lernejo,
helpis instrui la lernantojn kaj ankaŭ la instruistojn kaj kelkajn gepatrojn.
Poste en Wuhan FAN Ziyong kaj LI Guorong (Gloro), gepatroj de Xiani,
gastigis lin. Dum unu semajno Xiani gvidis “Profesoron Ron” al diversaj
lernejoj kaj publikaj parkoj kie XIONG Zhouxuan (Vera) aranĝis ŝancojn instrui
lernantojn kaj propagandi al ne-Esperantistoj. En Wuhan Trigo kaj Vera ankaŭ
aranĝis renkontojn kun multaj Esperantistoj kaj kelkaj gravaj
ne-Esperantistoj .
S-ino RAO Jian (Sanoza) akompanis Profesoron Glossop de Wuhan al Nanĉang
kie ŝi kaj edzo XU Bin ne nur gastigis lin sed ankaŭ veturigis lin je tri
tagoj al privata infan-ĝardeno por instrui Esperanton al la infanoj. Ili anka
ŭ akompanis lin al vespermanĝo kun aliaj Esperantistoj en Nanĉang,
inkluzive de CAO Xionglin (Pinaro), Prezidanto de la loka klubo. Sanoza aranĝis
por li pertrajnan veturon al Ŝanhajo kaj peraviadilan veturon al Harbin. En
Ŝanhajo geamikoj s-ino ZHANG Miaojuan kaj s-ro ZHAO Yifeng renkontis lin ĉ
e la stacidomo kaj akompanis lin al la flughaveno por la flugo al Harbin.
En Harbin Profesorino SONG Ping (Paco), kiu instruas kaj Esperanton kaj la
anglan ĉe Heilongjiang Instituto pri Scienco kaj Tekniko, direktis ĉion. Ŝ
i renkontis lin ĉe la flughaveno, veturigis lin al la hotelo kiun ŝi aranĝ
is, ĉiutage veturigis lin inter la hotelo kaj la universitato, provizis ĉ
iuj manĝojn, kaj aranĝis por lia posta vojaĝo per trajno al Pekino. Dum
kvin tagoj “Profesoro Ron” instruis la anglan matene kaj Esperanton
posttagmeze ĉe la universitato.
En Pekino ne-Esperantista Profesoro ZHANG Shengjun, Direktoro, Fako de
Politiko kaj Inter-naciaj Studoj ĉe Beijing Normala Universitato, invitis
Profesoron Glossop prelegi anglalingve pri “The Evolution of Responsible
National Sovereignty” (“La Evoluo de Respondeca Nacia Suvereneco”). Dum kvar
tagoj en Pekino Profesoro Glossop havis ŝancon rerenkonti WEI Shan kaj
Profesoron LI Weilun kaj ankaŭ renkonti multajn aliajn pekinajn Esperantistojn
inkluzive de D-ro ZHENG Bocheng, Ĝeneral-Sekretario de Pekina Esperanto-Asocio
YE Nianxian (Prof. Freŝa Maro), Prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio
NAN Youli, Estrarano de Beijing Esperanto-Asocio WANG Yanjing, kaj s-ino
WANG Lu, kiu ofte partoprenas UK-ojn.

Kanto de la Koloroj.pdf
661K View Download

No hay comentarios:

 
lernu!