sábado, 28 de noviembre de 2009

[La Karavelo: 3919] VTF - kio estas ghia celo?

Amikoj,
Ĉar mi vidas, ke oni diskutas pri la vortaroj, kiujn mi faras, mi volas klarigi iom pri ili.
Kion signifas la devizo “Unue kolekti, poste korekti”, kiu aperas en la unua paĝo de VTF? Nu, ĝi signifas, ke EN LA NUNA STADIO de VTF mia ĉefa tasko estas kolekti en unu solan lokon ĉiujn esperantajn vortojn troveblajn en ĉiuj aliaj verkoj kaj doni al ili taŭgan portugalan tradukon, akompanatan de difino en la portugala lingvo por precizigi ilian sencon, kaj de ekzemplaj frazoj. Kiuj estas tiuj “ĉiuj aliaj verkoj”?
Ili estas tiuj, kiujn mi disponas por konsultado. El la esperanta verkaro, miaj ĉefaj (sed ne NURAJ) konsultfontoj estas: 1) la du grandaj vortaroj kompilitaj de A.K. Afonso Costa. 2) Plena Ilustrita Vortaro, 2005. 3) Por via Slipara Vortaro, de Geraldo Pádua (neeldonita, sed mi havas kopion de la manuskripto). 4) Reta Vortaro. 5) Oportuna Poŝvortaro Esperanta-Portugala, de Sylla Chaves. 6) Esperanta Vikipedio. 7) Gran Diccionario de Fernando de Diego [en la reto]. 8) Vocabolario Italiano-Esperanto, de C. Minnaja [en la reto]. 9) Comprehensive English-Esperanto Dictionary, de Peter Benson. 10) Wörterbuch Deutsch-Esperanto, de Erich-Dieter Krause. 11) pluraj enretaj vortaroj (Hejma vortaro, Sonja’s English-Esperanto Dictionary ktp).
El la portugallingva verkaro, miaj ĉefaj (sed ne NURAJ) konsultfontoj estas: 1) Dicionário Houaiss da Língua Portuguesa, eld. 2001. 2) Novo Aurélio Século XXI. 3) iDicionário Aulete da Língua Porguesa [en la reto]. 4) Michaelis Moderno Dicionário da Língua Portuguesa [en la reto]. 5) Michaelis Moderno Dicionário Inglês [en la reto]. 6) Michaelis Dicionário Escolar – Alemão, Espanhol, Francês, Inglês, Italiano. 7) Dicionário Ilustrado da Língua Portuguesa da Academia Brasileira de Letras, de Antenor Nascentes. 8) Infopédia – Dicionários e Enciclopédia em Língua Portuguesa [en la reto]. 9) Dicionário Enciclopédico Ilustrado Larousse. 10) Portugala Vikipedio. 11) pluraj enretaj vortaroj.
Mi citis tiom da verkoj por montri, ke mi ne KREAS vortaron, sed KOMPILAS, aŭ laŭ VTF-a devizo, KOLEKTAS.

Nun, kion signifas “POSTE KOLEKTI” en la devizo? Ĝi signifas, ke post la kolektado, kelkfoje samtempe kun tiu kolektado, mi korektas aŭ, pliĝuste, UNUECIGAS la vortojn kaj difinojn. Kompreneble, neniu laboro estas savita de eraroj. Mi kulpas pri multaj tajperaroj, sed mi ne KREAS la difinojn aŭ ELPENSAS novan esperantan vorton por ŝtopi mankojn en la tradukado al Esperanto. (Oni ne konfuzu KREADON de vorto kun ESPERANTIGO de vorto, ekz. kiam temas pri geografiaj nomoj). Tamen iam devos okazi VERA korekto, aŭ de difino aŭ de formo de malbone elektita vorto. Tiam VTF eniros en sian DUAN STADION, nome la KOREKTADO. Kvankam tiu korektado povas okazi jam nun, kiam tio estas ebla.

Amikoj, multon alian mi povus diri pri mia laboro, sed mi ne volas ĝeni vin per longega mesaĝo (ĉar longa, ĉi tiu mesaĝo jam fariĝis).

Sincere via,
Tulio Flores

No hay comentarios:

 
lernu!