viernes, 20 de noviembre de 2009

Esperanto en la Olimpiaj Ludoj 2016

renato.corse...@gmail.com_ (mailto:renato.corse...@gmail.com) writes:

Karaj listanoj,

en la jaro 2016-a la Olimpiaj Ludoj okazos en Riodeĵanejro, Brazilo. La
brazila esperantistaro tre entuziasme komencas jam nun pretigi kampanjon por
ke Esperanto estu laŭeble uzata dum la ludoj fare de iuj sportistoj aŭ de
iuj instancoj.

Ili bezonas kunlaborantojn en ĉiu lando de la mondo por informi sportajn
mediojn kaj fine ankaŭ la partoprenontajn sportistojn pri Esperanto.

Momente ekzistas preparkomitato de junaj brazilaj esperantistoj subtenataj
de la Brazila Esperanto-Ligo kaj de Brazila Esperantista Junulara
Organizo.

Se vi volas kunlabori en via lando, bonvolu anonci vin al Renata Ventura
__ (mailto:lernantino.cxi...@gmail.com) , kiu
estras la provizoran komitaton kaj/aŭ aliĝi al la listo
__ (mailto:esperanto-rio-2016@googlegroups.com) per mesaĝ
o sen teksto al __ (mailto:es
peranto-rio-2016-subscribe@googlegroups.com) .

Vi povas ankaŭ legi la blogon de Renata:
_www.olimpikoj.www.olimpwww_ (http://www.olimpikoj.blogspot.com/)

Nome de la provizora preparkomitato
Renata Ventura

No hay comentarios:

 
lernu!