viernes, 27 de noviembre de 2009

Esperanto en la Olimpiaj Ludoj 2016

renato.corse...@gmail.com_ (mailto:renato.corse...@gmail.com)   writes:
Karaj listanoj,

en la jaro 2016-a la Olimpiaj  Ludoj okazos en Riodeĵanejro, Brazilo. La
brazila esperantistaro tre  entuziasme komencas jam nun pretigi kampanjon por
ke Esperanto estu laŭeble  uzata dum la ludoj fare de iuj sportistoj aŭ de
iuj instancoj.

Ili  bezonas kunlaborantojn en ĉiu lando de la mondo por informi sportajn
mediojn  kaj fine ankaŭ la partoprenontajn sportistojn pri Esperanto.

Momente  ekzistas preparkomitato de junaj brazilaj esperantistoj subtenataj
de la  Brazila Esperanto-Ligo kaj de Brazila Esperantista Junulara  
Organizo.

Se vi volas kunlabori en via lando,  bonvolu anonci vin al Renata Ventura
__ (mailto:lernantino.cxi...@gmail.com) , kiu
estras la  provizoran komitaton kaj/aŭ aliĝi al la listo
__ (mailto:esperanto-rio-2016@googlegroups.com)  per  mesaĝ
o sen teksto al __ (mailto:es
peranto-rio-2016-subscribe@googlegroups.com) .

Vi  povas ankaŭ legi la blogon de Renata:
_www.olimpikoj.www.olimpwww_ (http://www.olimpikoj.blogspot.com/)

Nome de la  provizora preparkomitato
Renata  Ventura

No hay comentarios:

 
lernu!