jueves, 19 de noviembre de 2009

Jam pli ol 50.000 vizitantoj...

Karaj Geamikoj!

Ni ŝatus interdividi kun Vi nian ĝojon.
Hodiaŭ matene, kiam ni klakis al la hejmpa'go http://www.egalite.fw.hu , ni
estis la 50.100-aj vizitantoj.

Ni ŝatus nun publike danki al S-ro Istv'an M'esz'aros, la redaktoro kaj
prizorganto de la hejmpaĝo la multjaran, fidelan kaj sukcesan kunlaboron!

Kion ni povas trovi sur tiu ĉi hejmpaĝo, se ni klakas al la blua flago de la
Eŭropa Unio?

Ĉi tie ni povas vidi la unuajn du ĉapitrojn de la Traktato pri estigo de
Eŭropa Konstitucio (subskribita en Romo, la 29-an de oktobro 2004.) - en
ĉiuj nunaj, 23 oficialaj lingvoj de EU, kun paralela, esperantlingva
traduko. 17-membra, internacia laborgrupo pretigis la esperantlingvan
version, pruvante por la interesiĝantaj politikistoj, ke Esperanto kapablas
esprimi ĉiujn homajn pensojn. Oni povas legi la nomojn de la tradukintoj en
la antaŭparoloj de la angla, finna, franca, germana, greka, hungara, itala
kaj nederlanda versioj.

Sub la 23 nacilingvaj-esperantaj versioj de la Konstitucia Traktato Vi
trovos interesan artikolon: "Kion volis la Paneŭropa Unio?"

Ĉi tie Vi povas skribi al la redaktoro.

Per musklako al la hungara flago malfermiĝas hungarlingvaj artikoloj

Per musklako al la esperanta flago malfermiĝas la sekvantaj rubrikoj:

Pasint-somere aperis la Strategia plano por antaŭenigi la lernejan
instruadon de Esperanto. Ĝi estas legebla jam en 13 nacilingvaj versioj.
Pluaj, nacilingvaj tradukoj estas ege bonvenaj!

En januaro de 2009. aperis la Lernejaj listoj, kiuj enhavas la adresaron de
bazgradaj, mezgradaj kaj triagradaj lernejoj, kiuj instruas Esperanton. En
januaro de 2010. ni intencas aperigi renovigitajn, aktualigitajn adresarojn.

Antaŭ nelonge aperis la Dek du argumentoj kontraŭ kaj por Esperanto, verkita
de Profesoro D-ro Endre Dudich, honora prezidanto de la Hungaria
Esperanto-Asocio. Hodiaŭ ni ricevis ĝian 10-an, nacilingvan version.

En la rubriko Lingvolanĉilo/Saltotabulo oni povas vidi ankoraŭ en 8 lingvoj
la ĉefpaĝon de la originale anglalingva retejo
http://www.springboard2languages.org pri la esenco de la brita Projekto
Lingvolanĉilo. La tri-lingvaj versioj pretiĝis helpe de la esperantlingva
traduko de S-ro Leo De Cooman: - oni povas demonstri por la interesiĝantoj
la pontolingvan rolon de Esperanto.

Ĉi tie estas legebla kaj aŭskultebla la bela Lingvolanĉilo-kanto de S-ino
Anja Karkiainen kaj S-ro Vesa Pölkki, - kaj ankaŭ nia plurlingva artikolo
pri la supre menciita projekto.

En la rubriko Dialogo Interkultura troviĝas la Projekto Interkultura kaj
multlingva dialogo krom Esperanto ankoraŭ en 20 eŭropaj lingvoj. Tiun ĉi
programon ni rekomendas unuavice por mezlernejanoj kaj skoltoj.

La Disvastigo-intervjuo enhavas tiun de profesoro Andrea Chiti-Batelli sub
titolo "Interkompreniĝi en Eŭropo" - en 6 lingvoj.

La Publika letero estas la lasta publicismo de Claude Piron verkita al
Eŭropa Komisionano Leonard Orban. Ĝi estas legebla krom Esperanto ankoraŭ en
9 eŭropaj lingvoj.

La Nepo de Virino estas kolektaĵo de vogulaj popolfabeloj, esperantigitaj
fare de Rafaelo Bartal.

Sub titolvorto Baghy Gyula oni povas legi 9 poemvolumojn de la fama,
hungara, esperantista poeto. Ĝi estas vera trezorejo!!!
Rigardu - ekzemple - la majstroverkon de la poeto: "Meng Ĉiang kaj Van" en
la volumo Ĉielarko. Eĉ tiuj, kiuj neniam aŭdis pri Esperanto, povos miri,
kiel bele sonas la Internacia lingvo…

Ĉe EMBA/Baranyai Imre Vi trovos lian poemaron "Ekzilo kaj azilo".

En la rubriko Kalocsay Kálmán estas spekteblaj 9 poemvolumoj kaj
arttradukaĵoj de la alia, hungara koloso de la esperanta poezio kune kun la
Vortaro en kiu aperas la neologismoj proponitaj de Kalocsay, el kiuj multaj
troviĝas eĉ nun en la esperanta vorttrezoro…

Akceptu bonvole la poemkolekton "Soifo" de Lajos Tárkony, kun antaŭparolo de
Kolomano Kalocsay.

Poste sekvas la Turista Kantaro - kvar volumoj redaktitaj de Éva
Farkas-Tatár, Magdolna Juhász, Tivadar Kereszthegyi, Stefan MacGill kaj
Jolán Zsidi - kun ĉiuj muziknotoj kaj tekstoj. Ĝi estas vere unika
kolektaĵo!

Ho, tiuj fremduloj estas originala, esperantligva opereto.

Mar'sipo Zamenhof konigas la historion de la fama, pola 'sipo.

Vi povas legi pri la antaŭ du jaroj forpasinta verkistino, prezidantino de
la Societo Kolomano Kalocsay: Ada Csiszár.

La Himno al Eŭropo estas bela kaj vera poemo de Umberto Broccatelli, kun
muziknotoj kaj ankoraŭ en hungara (tradukita de Imre Szabó), finna
(tradukita de Anja Karkiainen), itala (tradukita de Umberto Broccatelli) kaj
nederlanda (tradukita de Leo De Cooman) versioj. Ne forgesu klaki al la
signo de laŭtparolilo, kie Vi povas aŭskulti la pli novan version de la
teksto. Dankon al gvidantaro de la Eŭropa Esperanto-Unio! Pluaj tradukoj
estas bonvenaj! Fine Vi trovos la Al la ĝojo-n de Friedrich Schiller en
esperanta traduko de Kálmán Kalocsay.

En la rubriko Enhavlistoj Vi povas trovi la titolojn de artikoloj aperintaj
en diversaj, en Hungario eldonitaj esperantaj revuoj.

Resume ni povas diri, ke nia hejmpaĝo volus prezenti al la hungaraj kaj
eksterlandaj legantoj, kian pontolingvan rolon povus plenumi Esperanto por
formi la popolojn de la Eŭropa Unio en veran komunumon.

Ni estus dankemaj, se Vi plusendus ĉi tiun mesaĝon al Viaj diversnaciaj
konatuloj, ĉar ĉiu esperantisto tutcerte povos trovi en nia retejo ian
frandaĵon…

Se Vi trovas plurlingvan dokumenton, ankoraŭ ne aperintan en Via nacia
lingvo, kaj volonte tradukus ĝin, ne hezitu skribi al ni. Ĉiuj novaj,
nacilingvaj versioj estas bonvenaj, ĉar ili demonstras, ke Esperanto ne
estas malamiko de la naciaj lingvoj, eĉ la Internacia lingvo povus helpi la
konservadon de tiuj ĉi lingvoj.

Bonan legadon deziras
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas

winmail.dat
12K View Download

No hay comentarios:

 
lernu!