domingo, 8 de noviembre de 2009

[La Karavelo: 3837] blablai

Antaŭ kelkaj monatoj, mi ekuzis la vorton "blablao"
(kaj derivaĵojn "blablai"...),
kies portugala senco estas "conversa de chacha" aŭ "conversa fiada"
(sensenca kaj senfina konversacio)
kaj la brazila senco estas "conversa mole" (mola konversacio).
La angla senco povas esti "talk the hind leg off a dunkey"
(paroli pri lama kruro de azeno), aŭ "idle talk" (pigra sencela parolo).

Tiam mi pensis, ke mi estis inventanta ion.
Hodiaŭ mi rimarkis, ke ĝi jam estas en la Reta Vortaro:
http://www.reta-vortaro.de/revo/
Des pli bone.

Kara Túlio Flores, bonvole aldoni "blablai" al via vortaro
kaj plibonigi la klarigon, dirante ke ĝi estas "conversa fiada"
aŭ "conversa de chacha" en la eŭropa portugala,
kaj "conversa mole" en la amerika portugala".
Ĝi aperu ne nur kiel onomatopeo sed ankaŭ kiel
elonomatopea verbo.
Mi tion petas, laŭ via ĝenerala peto partopreni en via vortaro.

Ĝoano

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!