lunes, 9 de noviembre de 2009

Nova katastrofo: Himnaro Cigneta malaperis

De antaŭ longa tempo mi vane pledadas en SCE por ke iu grava esperanta
organizo prenu sur sin la taskon savi valoregajn esperantajn retpaĝojn.

La lasta, kaj vere bedaŭrindega katastrofo:

Malaperis la belega paĝaro "Himnaro Cigneta", kreita far Leland Bryant Ros,
kiu estis gastita en http://www.geocities.com/cigneto/ , ĉar la servilo
Geocities fermiĝis.

Dario
-----------------------------------------
Kelkaj da ili ankoraŭ estas en http://web.archive.org/web/20071203053052/http://www.geocities.com/ci...
(la retadreso estas tiel ne sanĝu ĝin). Do ne tia granda katastrofo okazis.
--
Ĝis, Novatago.
http://novatago.xihalife.com

----------------------------------------------------
Pravas Novatago: la Himnaro Cigneta ankoraŭ konserviĝas (ĝis kiam?) en la
adreso de li menciita: sed, ve! kripligita ! Mankas gravega parto de tiu
paĝaro: la akompana muziko al ĉiu teksto, kiu troviĝis laŭ sistemo "midi" en
ĉiu el la paĝoj de tiu portalo, kaj kiu ebligis iaspecan karaokon. Do,
katastrofo, malgraŭ ke almenaŭ restas la tekstoj.

Mi ripete insistas: Estas vera katastrofo por la esperanta kulturo la
malapero de tiu grava paĝaro. UEA kaj aliaj gravaj entoj, kiel ekzemple
Esperantic Studies Foundation respondecas antaŭ la esperantistaro pro la
malzorgo savi valorajn E-paĝarojn kiuj riskas malaperi ĉar ili gastiĝas en
nesekuraj serviloj.

Dario
---------------------------------------------------
Mi aperigis artlikoleton pri la malapero de la ege grava retpaĝaro "Himnaro
Cigneta" en Libera Folio:
http://www.liberafolio.org/Members/madridano/himnaro-cigneta-malaperis

Kiel espereble, neniu reago. La gravaj esperantaj instancoj bombaste emfazas
pri la Esperanto-kulturo, sed en la praktiko permesas ke okazu katastrofoj
kiel la malapero de tiu impona esperanta paĝaro kiu devintus esti savita en
sekura gast-servilo.

Hieraŭ temis pri "Himnaro Cigneta". Iun ajn tagon okazos alia kaj alia kaj
alia malapero de valoraj retpaĝaroj antaŭ la konsterna rigardo de ni,
senpotencaj izoluloj.

Darío

No hay comentarios:

 
lernu!