martes, 24 de noviembre de 2009

Pasporta Servo 2.0: Bonvolu Aligxi!

Karaj Pasporta Servo-gastigantoj! Karaj PS-uzantoj!

Ni tre bedauxras ke ni ne sukcesis al vi ¸cxiuj respondi cxar ni cxefe
okupigxis pri la kreado de la nova sistemo, kaj esperas ke tiu cxi
letero respondas al viaj demandoj. Ni petas vian komprenon pro la nunaj
prokrastoj kaj la sxangxoj en sistemo al kiu ni cxiuj alkutimigxis. Same
ni certigas al vi ke ili estas necesaj se nia sxatata Pasporta Servo
pluhavu prosperan estontecon. Helpu por ke ni komune antauxenigu nian
projekton, kaj niajn komunajn idealojn!

Do, ni petas al vi nun, aligxu al nia interreta Pasporta Servo! Se vi
jam membrigxis: Ni invitas vin reviziti la pagxon por plenigi aux
aktualigi viajn informojn. Ne forgesu elekti "mi gastigas" se vi estas
gastiganto kaj lokigi vian hejmon sur la mapo. Se vi bezonas helpon, vi
povas kontakti pasportaservo@... aux la oficejo de TEJO (vidu tie:
http://www.tejo.org/eo/kontaktu).

Se vi volas fari donacon, bonvolu ne plu sendi Internacian
Respondkuponon aux posxtmarkon. Dankon pro via helpo!

Se vi volas aperi en la venonta eldono, ne atendu, kvankam estas
pluraj el vi kiu ne kutimis kun la nova sistemo kaj peti (re)-membrigxon
per aliaj manieroj, tiuj gastigantoj ankaux aperos en la eldono. Ni
tamen kore invitas vin membrigxi cxe www.pasportaservo.org.


-------------------------------------------------------------------

Jen simpla listo da pagxoj:

* Iru al http://www.pasportaservo.org/
* Sekvu supre de la pagxo la ligon "Membrigxi"
* Elpensu uzantnomon por vi. Tiu uzantnomo estos publike videbla,
do se vi kontrauxos la aperon de via persona nomo, ne uzu gxin, sed
elpensu ion. Sed bone memoru tion.
* Metu vian retposxtadreson (gxi estos uzata nur interne de la
sistemo, ne montrata krom al administrantoj), urbon kaj landon.
* Se vi volas, vi povos ankaux meti adreson de retpagxo, kaj etan
priskribon pri vi. (Vi povos tion poste sxangxi, do ne gravas nun.)
* Elektu, ke vi akceptas la kondicxon (unue legu ilin, kompreneble).

Vi ricevos konfirman retmesagxon al via indikita retadreso. Tio estas
por kontroli, cxu vi vere havas retposxtadreson. Se gxi ne alvenas ene
de kelkaj horoj, io misfunkciis – vidu sube por tio.

* klaku la ligon en la konfirma mesagxo por konfirmi vian aligxon.
* enmetu pasvorton elektitan de vi (dufoje), kaj klaku "Publikigi"
(ne zorgu, gxi ne publikigas la pasvorton).
* Vi povas en la sama pagxo elekti sur la mapo vian lokon, se vi
volas, kaj sube alsxuti bildon de vi. (Poste denove klaku "publikigi").
* Cxe "miaj informoj" (supre) vi nun enmetu pliajn informojn, kiel
ekzemple vian nomon. Grava estas cxe "miaj detaloj" elekti "Mi pretas
gastigi": Jes. Ankaux via adreso indas, por ke homoj povu trovi vin. Tie
eblas ankaux meti fotojn de via domo, ekzemple.

Tio estas jam cxio. Vi nun povos sercxi aliajn uzantojn, uzi la
forumon, ktp., se vi emas.

(Se la konfirma retposxto ne alvenas al vi ene de kelkaj horoj, iru al
http://www.pasportaservo.org/user/password. (Tio estas ankaux atingebla
per "ensaluti" -> "Iru cxi tien, se vi forgesis ...".) Tie enmetu vian
uzantonomon aux la retposxtadreson, kiun vi enmetis. Oni sendos novan
retmesagxon al vi, kun nova ligo. Alklaku gxin kaj dauxrigu kiel supre
menciita.)


------------------------------------------------------------------

* La gravaj demandoj

- Kial oni renovigas PS-n?
Pasporta Servo estas bonega kaj dum la pasintaj jaroj bone funkciis kiel
papera libreto. Sed por ke bonega ideo kiel tiu-cxi plue estu sukcesa,
gxi bezonas dauxre esti „reinventata“. Tial, TEJO decidis renovigi gxin
kaj eluzi la eblojn de la interreto por igi gxin pli simpla, pli efika
kaj pli bona ilo por internaciaj Esperantistaj vojagxantoj. Kompili la
cxiujaran eldonon de PS estas grandega tasko, kiun dum 13 jaroj plenumis
Derk Ederveen. Dank'al la nova reta sistemo, tiu tasko pli facilos kaj
estos dividebla je pluraj personoj.

- Kiel statas la laboroj?
Jam de pluraj monatoj skipo – programisto Joan Català el Katalunio kaj
Joop Kiefte el Nederlando – laboras pri la nova reta sistemo. La
aligxado por membroj nun jam funkcias dum kelka tempo, kaj ankaux eblas
trovi gastigantojn (kaj gastojn) per la retejo.

- Kio sxangxigxos?
La nova retpagxo www.pasportaservo.org ofertas multajn eblojn kiuj
gxis nun ne estis: rekta aligxo en la retejo, rapida sxangxo de
informoj, kontaktigxo per la retpagxo, retaj mapoj kaj multaj aliaj.
Tamen pluaperos la papera eldono kiel gxis nun, kvankam en iom alia aspekto.

* PS kaj la reto

- Cxu oni plu bezonas la libron por gasti?
Ne, la posedo de la papera libro ne plu estas kondicxo por esti gasto.
Anstatauxe nun necesas esti membro de la reta sistemo (cxu gastiganto
aux ne). Tiel nun gastigantoj antaux la alveno de la gasto jam povas
kontroli ties profilon en la retejo, kaj informigxi pri la gasto.

- Kiel oni aligxos per la interreto?
Per simpla aligxformularo en la retejo. Oni entajpos siajn informojn
kaj povos tuj ilin kontroli kaj sxangxi lauxbezone.

- Kiel oni realigxos?
Ni sendos peton realigxi laux via gxisnuna aligxstato: Se gxis nun vi
realigxis per retposxto, ni per retposxto petos vin realigxi rete. Se
gxis nun vi uzis paperan realigxilon, vi pluricevos gxin. Tamen, ni kore
invitas vin uzi la reton se vi povas, ecx se gxis nun vi uzis paperan
realigxilon.

- Cxu mi pluricevos mian senpagan paperan ekzempleron?
Kiel gastiganto vi plurajtos je senpaga papera ekzemplero, kiel gxis
nun ni invitas cxiujn libervole kontribui al la presokostoj. Ni scias ke
pasintjare pluraj PS-anoj pro posxtsendoproblemoj ne ricevis siajn
ekzemplerojn kvankam ili rajtis kaj ecx donacis – tio okazis pro
malapero de ekzempleroj inter la presejo kaj TEJO. Kompreneble vi
lauxdezire ricevos vian ekzempleron cxijare.

* PS ekster la reto

- Cxu pluekzistos papera ekzemplero? Kiel ekhavi gxin?
Jes, pluekzistos papera ekzemplero kaj gxi estos havebla laux la
kutimaj kanaloj. Gxi estas mendebla cxe UEA kaj aliaj Esperantaj
librovendejoj.

- Kiam aperos la ekzemplero?
Gxi aperos post kiam plejmulto de la antauxaj gastigantoj estas ankaux
en la nova sistemo.

- Cxu mi ricevos paperan konfirmilon?
Ni penos por sendi al cxiuj kiuj kutimas papere konfirmigxi baldaux
siajn paperan konfirmilon.

- Cxu mi povos plualigxi per papera konfirmilo?
Jes, vi povas plu aligxi per papera konfirmilo. Tamen, se vi povas, ni
kore invitas vin anstatauxe uzi la retan aligxon.

- Cxu mi jam nun povas mendi la ekzempleron?
La papera PS-libreto estos mendebla en la libroservo kaj dissendota
post gxia printado.



Ni sincere salutas vin

Joop KIEFTE, administranto de PS Gregor HINKER, prezidanto de TEJO

No hay comentarios:

 
lernu!