viernes, 6 de noviembre de 2009

Pola Radio: letero je 6 Novembro kun helpopeto

Karaj Geaŭskultantoj,

ĉe la adreso: http://www.polskieradio.pl/eo estas aŭdeblaj kaj elŝuteblaj la
plej novaj E-elsendoj, kiujn dum la semajno 02-06.11.2009 pretigis por vi la
E-sekcio de Pola Radio.

Se vi estas komencanta aŭskultanto kaj trovas malfacilon aŭskulti normalan
parolritmon uzu malrapidigilon, kiu ekzemple troviĝas ĉe Windows Media
Player. Unue alklaku la titolon: nun aŭdigataj, sekve faru la samon kun la
aperanta vorto – plibonigoj. La tria paŝo estas alklaki la informon
Konfiguracio de reproduktorapideco. Nun eblas laŭplaĉe malrapidigi aŭ
rapidigi la sonon de la programo.

02.11.09 – En nia lunda programo ni prezentas i.a. la 1-an parton
de interparolo kun Maciek Jaskot, kiu rakontas pri sia laboro en la
Universitato de Granado, pri siaj spertoj akiritaj dum la instruado de la
pola lingvo al hispanoj kaj ankaŭ pri sia vizito en Rusujo... La 2-a parto
de la interparolo, kiun faris Gabi Kosiarska aŭdiĝos la 9-an de novembro.

03.1.09 – En la "Trarigardo de la E-Gazetaro" nunsemajne ni pritraktas la
periodaĵon de Kroata E-Ligo "tempo", ni foliumas la 3-an nunjaran numeron de
"Starto" de Ĉeĥa E-Asocio kaj la 3-an nunjare numeron de "Esperanto en
Afriko", kiu estas la bulteno de la Afrika Komisiono de UEA.

04.11.09 - Rendevuante kun la klasika E-literaturo ni proponas sekvi la
57-an fragmenton de "La Faraono" de Boleslaw Prus en la E-traduko de
Kazimierz Bein.

05.11.09 – Lige kun la pasanta tiutage 100-naskiĝdatreveno de Ivo Lapenna ni
memorigas la arkivan frandaĵon, kiu estas la surbendigita interparolo kun
prof. Lapenna dum lia universitata prelegvizito en Finnlando en la 1971. La
interparolo farita de Jorma Ahomaeki por nia redakcio post 36-jara paŭzo
aŭdiĝis en nia programo en 2007.

06.11.09 – En la leterkesta rendevuo speguliĝas la skribaj reagoj de niaj
geaŭskultantoj je la plej interesaj programoj el la lasta periodo, la
problemo de la radia parolrapideco, ne mankas programproponoj, eĉ se iuj
nunetape nerealigeblaj.

Karaj Geamikoj, ni senŝange memorigas, ke grandparte de la reagoj kaj
opinioj de niaj geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj
de Pola Radio. Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venas. Ni atendas laŭvicajn.
Anticipan dankon!

Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t.

Tiu peto aparte gravas nun, kiam la rimedoj por la programprodukto estis
grave limigitaj kaj en la lasta periodo estis ĉesigitaj honorarioj por la
kunlaborantoj. Tio havas bedaŭrindajn sekvojn, nome sen subtenaj financaj
donacoj, ni devos konsideri la limigon de la programenhavo ĝis la
informbultenoj kaj trarigardoj de la pola gazetaro kaj la ceteran
programdaŭron plenigos ripetoj.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml. Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio,
Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!