lunes, 23 de noviembre de 2009

Re: [lernu-helpantoj] sugesto pri tradukendaj vortoj

Saluton!

On 21.11.09 16:02, "Vitor Luiz Rigoti dos Anjos" <vitorlranjos@ yahoo.com. br> wrote:

> Karaj geamikoj,

> Fojfoje mi havas problemon por traduki la frazojn kaj tekstojn al la portugala. La motivo estas simpla: mi ne scias, kiam mi devas aŭ ne traduki vortojn, i.a., "Flugiloj de Malfacila Vento", "Instigi Kreemon", ktp.

Persone mi ne tradukas tiajn aferojn.

> Alivorte: kion mi devas fari por scii pri la (ne)tradukendeco de vorto aŭ frazo ? Nuntempe mi baziĝas sur la aliaj tradukoj, sed kelkfoje mi estas la unua traduki kelkajn vortojn. Ĉu ne eblas uzi specialan signon por montri, ke unu vorto aŭ frazo estas netradukenda ? Ekz.: du helikoj (@), antaŭ kaj post la netradukenda vorto ene de tradukenda frazo.

Laux ideo en la tradukejo estas kampo “Komentoj”, kie eblas lasi tiajn klarigojn, ekz.: “la vorton xxx lasu netradukita”. Bedauxrinde, nia traduksistemo estas farita tiel, ke se ni aldonus iujn signojn, ili aperus tiukaze en la Esperanta teksto, kion ni ja ne volas. Necesus aldone programi tion kaj ni havas limigitajn fortojn.

Pro tio mi proponas: kontaktu la teamon kun la jena propono: karaj, aldonante la tekstojn en la traduksistemon, ne forgesu mencii, se iu vorto/frazo estas netradukinda. :-)

Amike,
Neringa

No hay comentarios:

 
lernu!