sábado, 7 de noviembre de 2009

EK - Esperanta Klavaro, versio 3.6

EK - Esperanta Klavaro, versio 3.6

Post 5-jara paŭzo, Jurij Finkel ĵus aperigis la plej novan version de la
konata Esperanta help-programo EK = Esperanto-Klavaro.

EK estas programo, kiu permesas tajpi Esperantajn ĉapelitajn literojn en
ĉiuj vindozaj programoj, korekte subtenantaj unikodon, kiel Word, Outlook,
Internet Explorer, Mozilla kaj multaj aliaj.

EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto de
ĉapelitaj literoj, kaj ankaŭ atribui ĉapelitajn literojn rekte al certaj
klavoj.

Piktogramo de EK ĉiam rezidas en la sistema taskopleto, kaj vi povas
aktivigi aŭ malaktivigi EK-on, klakinte sur la piktogramo per maldekstra
musbutono.

La nova versio de EK (Esperanto-klavaro) estas senpage elŝutebla ĉe
http://www.esperant o.mv.ru/Ek/

(http://es.lernu.net/komunikado/forumo/laste.php?f=8)

No hay comentarios:

 
lernu!