miércoles, 18 de noviembre de 2009

Pola Radio: intervjuo al Maciej Jaskot pri lia restado en Granado

La kompleta letero de Pola Radio je 6 Novembro legeblas ĉe:
http://groups.google.es/group/soc.culture.esperanto/browse_thread/thr...

Tri rimarkindaj temoj aperas en ĉi letero:

- En la pasintlunda elsendo okazis intervjuo al Maciej Jaskot pri lia
restado en Granado, kie li instruis en la Universitato:
(elŝutebla rekte el:
http://www.polskieradio.pl/_files/20071205105911/2009110209593656.mp3 )

- Se vi estas komencanta aŭskultanto kaj trovas malfacilon aŭskulti normalan
parolritmon uzu malrapidigilon, kiu ekzemple troviĝas ĉe Windows Media
Player. Unue alklaku la titolon: nun aŭdigataj, sekve faru la samon kun la
aperanta vorto – plibonigoj. La tria paŝo estas alklaki la informon
Konfiguracio de reproduktorapideco. Nun eblas laŭplaĉe malrapidigi aŭ
rapidigi la sonon de la programo.

- Anticipe dankante pro ili ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA:
vars-t.
Tiu peto aparte gravas nun, kiam la rimedoj por la programprodukto estis
grave limigitaj kaj en la lasta periodo estis ĉesigitaj honorarioj por la
kunlaborantoj. Tio havas bedaŭrindajn sekvojn, nome sen subtenaj financaj
donacoj, ni devos konsideri la limigon de la programenhavo ĝis la
informbultenoj kaj trarigardoj de la pola gazetaro kaj la ceteran
programdaŭron plenigos ripetoj.
Informis Darío

No hay comentarios:

 
lernu!