domingo, 8 de noviembre de 2009

[La Karavelo: 3862] registroj de la LK-revuo kaj de ghiaj libroj

Karaj legantoj de LK:

En Portugalio, kiam oni eldonas libron aŭ revuon,
la ununura deviga registro estas tiu en
"Biblioteca Nacional de Portugal" (Nacia Biblioteko de Portugalio).
Ekde la proksima decembro, la LK-revuo ekhavos tiun registran numeron.

Ĉiuj LK-revuoj kaj ĉiuj libroj eldonitaj de LK
havas nun tian numeron kaj ankoraŭ ISBN-n
(por la libroj) kaj ISSN-n (por la revuoj),
kio ne estas laŭleĝe deviga, sed tre utila por internacia enkatalogado.
Tiajn registrajn numerojn oni legu en la kolofonoj de la eldonaĵoj.

Krome, oni sciu, ke LK donacas
- ĉiam 1 ekzempleron de ĉiu sia eldonaĵo por la Biblioteko de Portugala
Esperanto-Asocio;
- ĉiam 2 ekzemplerojn de ĉiu eldonaĵo por "Biblioteca Nacional de Portugal";
- kaj ofte ekzempleron al aliaj esperanto-bibliotekoj,
kiel tiu de UEA, de Brazila Esperanto-Ligo, de Kultura Kooperativo de la
Esperantistoj (Rio, Brazilo),
de Esperanto-Asocio de SanPaŭlo, de Brazila Spiritisma Federacio kaj
eventuale de aliaj organizoj.
Do, esperantistoj kiuj ne povas pagi la librojn, povas legi ilin en tiuj
bibliotekoj.

Amike,

João José Santos

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!