viernes, 27 de noviembre de 2009

[La Karavelo: 3915] Disvastigo de esperanto per la prezento de la libro "Esperanto em 30 horas" en la librovendejo "Intensidez Bibliocafé", en la portugalia urbo "Évora".

Disvastigo de esperanto per la prezento de la libro "Esperanto em 30
horas" en la librovendejo "Intensidez Bibliocafé", en la portugalia urbo
"Évora".
________________________________________________________________________________________________________________________

Anekse: 5 fotoj pri la okazaĵo.

Karaj amikoj:

La sama triopo (mi, mia espo-denaskulo Joĉjo kaj mia korino Rosalina)
iris al tiu librovendejo por la sama celo: esperanton.
Iri kaj reveni jen 100km.
Malsama publiko rilate la antaŭan.
Eĉ ne unu faris unu demandon.
Tamen, ili estis tre atentaj, kaj oni vidis, ke kelkaj vizaĝoj,
kiuj dekomence havis mokan aspekton,
iom post iom ŝanĝiĝis al interesataj vizaĝoj.
Kelkaj mienis aprobe, sed eĉ ne unu demandis ion ajn.

Kiam la triopo estis adiaŭanta la geparon, kiu posedas la librovendejon,
unu el la geparoj, kiuj ĉeestis, ekmontris veran intereson pri esperanto
kaj pri la libro "Esperanto em 30 horas".
Tiam mi babilis intense kaj entuziasme pri la "lingvo de la amikeco",
kaj tiu viro montriĝis tre interesata pri esperanto.
Mi klarigas senprobleme, ke oni lernas esperanton
pro motivoj malsamaj de la lernado de la latina kaj de la angla:
esperanto estas amuziĝo, internaciaj rilatoj surbaze de la amikeco, ktp.

Tie restis konsigne 10 libroj de "Esperanto em 30 horas",
unu "Rakontoj por ĉiuj aĝoj" de Luiza Carol, kaj la du jam eldonitaj
volumoj de la revuo "La Karavelo".
Mi ankoraŭ devas reiri tien baldaŭ por lasi
kelkajn DVDojn de la dokumentario de Djalma Pessata pri la vivo de Zamenhof.

Ni semas kaj semas konstante...
Ĉu oni kapablas vivi alimaniere ol luktante por tio, kion oni amas?
La elefantino de ĉi tiu video konsentas kun mi:
http://www.youtube.com/watch?v=97CRwd_U2FU&feature=player_embedded

Amike,

João José Santos

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------


--~--~---------~--~----~------------~-------~--~----~
NOTO
Vi ricevis chi mesaghon, char vi estas ano de la gugla grupo "La Karavelo".
Por partopreni en la grupo, sendu viajn mesaghojn al: lakaravelo@googlegroups.com
Por kontakti la redaktiston, mesaghu al: lakaravelo@gmail.com
Por legi la mesaghojn, iru al: http://groups.google.com/group/lakaravelo
Por preni la revuon kaj multe pli, iru al la retejo de "La Karavelo": www.lakaravelo.com
Por elimini vian anighon: lakaravelo-unsubscribe@googlegroups.com
-~----------~----~----~----~------~----~------~--~---

3 - JJSantos alghustigas redaktadon de LK_019 antau la prezento.3 - JJSantos alghustigas redaktadon de LK_019 antau la prezento.
183 K   Vista   Descargar  
4 - La ej-posedanto prezentas JJSn al la publiko.JPG4 - La ej-posedanto prezentas JJSn al la publiko.JPG
596 K   Vista   Descargar  
5 - JJSantos prezentas la libron EE30H.JPG5 - JJSantos prezentas la libron EE30H.JPG
213 K   Vista   Descargar  
1 - Vitromontrilo.JPG1 - Vitromontrilo.JPG
168 K   Vista   Descargar  
2 - Ghenerala aspekto antau la prezento.JPG2 - Ghenerala aspekto antau la prezento.JPG
230 K   Vista   Descargar  

No hay comentarios:

 
lernu!