lunes, 23 de noviembre de 2009

[La Karavelo: 3907] Belega danco (kriplaj homoj)

Karaj amikoj:

Spektu belegan dancon ĉi tie:
http://www.youtube.com/watch?v=NdkY4H0ozwg

Ĝi montras specialan nocion pri kriplo.
Kio estas kripla homo?
Ĉu li estas homo, kiu ne povas fari kion la aliaj
faras pro manko de iu korpa funkcio?
Sed, se tiu homo kapablas fari pli ol la nomataj normaluloj?
Kiu estas do kripla, ĉu la normalulo aŭ tiu,
kies korpo ne estas kompleta?
Se li per nekompleta korpo faras pli ol
normalulo per kompleta korpo,
tio signifas, ke tiu homo ne estas kripla,
sed genieca.

Kaj kio pri tiuj, kiuj laŭŝajne estas normalaj,
kun du brakoj, du kruroj, unu cerbo kaj kompleta
korpo bone funkciantaj,
tamen ne sukcesas fari ion dignan por si mem,
por la aliaj, kaj eĉ por la kaŭzoj amataj de si mem?

Ĉu tiuj ne estas la veraj kripluloj?
Ho, tiujn jes oni devas kompati, ne ĉi tiujn de la video.

Amike,

João José Santos

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!