jueves, 31 de diciembre de 2009

[La Karavelo: 4193] FW: [Europo] Novaĵo en la januara numero (2010) de la Ondo de Esperanto

Karaj Geamikoj!

Por la evoluigo de la lerneja instruado de Esperanto ni pensas tre grava, ke ankaŭ en la Interreto la ĉapelitaj literoj estu senprobleme uzeblaj. Tial ni plusendas la mesaĝon de S-ro Tomaso Longyka.

Estus tre bone, se ĉiuj samideanoj uzus la kodadon Unicode UTF-8

Pacon, sanon, feliĉon en la nova jaro al ĉiuj karaj listanoj deziras
Ludoviko kaj Julinjo



From: europo2@googlegroups.com [mailto:europo2@googlegroups.com] On Behalf Of Tomaž Longyka
Sent: Wednesday, December 30, 2009 1:33 AM
To: Tutmondeca-Esperanto@yahoogroups.com; la-bona-lingvo@googlegroups.com; europo2@googlegroups.com; slovenaj-esperantistoj@yahoogroups.com; AdE-diskuto@yahoogroups.com
Subject: [Europo] Novaĵo en la januara numero (2010) de la Ondo de Esperanto


Jen lingva evangelio (=bona mesaĝo) el la januara numero de la Ondo de Esperanto:                                                                                                      

E@I-informas

Skribu ĉapelitajn literojn sentime

Antaŭnelonge aperis nova versio de Esperanto Klavaro (EK). EK estas programo, kiu kapabligas vin tajpi Esperanto-literojn kun ĉapeletoj je ĉiuj Vindozaj programoj kiuj subtenas Unikodon: dokumento-redaktilo, retumilo, retpoŝtilo k.a. EK funkcias sub Vindozo 95/98/ME kaj Vindozo NT4/2000/XP/Vista. Sufiĉas do instali tiun ĉi programon en vian komputilon, kaj vi povas ĝui vian tajpadon, uzante la ĝustajn supersignojn.
EK permesas uzi prefiksajn kaj postfiksajn modifajn klavojn por enmeto de ĉapelitaj literoj, kaj ankaŭ atribui ĉapelitajn literojn rekte al certaj klavoj. Bildsimbolo de EK ĉiam rezidas en la sistema taskopleto (angle: system tray), kaj vi povas aktivigi aŭ malaktivigi EK-on, klakinte sur ĝi per la maldekstra musbutono. Vi povas ankaŭ, klakinte per la dekstra musbutono, voki menuon, kiu ebligas voki la agordo-fenestron, voki helpon aŭ haltigi la programon.
La programo EK estas farita de Jurij Finkel (Ruslando). Detalajn priskribojn de la instalado kaj agordado vi trovos en la retejo de EK: www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html

Agordo de EK

Defaŭlte, literoj “c”, “g”, “h”, “j” kaj “s” sekvataj de “x” kaj de “h” estas aŭtomate anstataŭataj per ĉapelita versio. Vi do povas tajpi kiel ĝis nun, uzante x- aŭ h-sistemon, kaj la programo konvertas vian “sx” aŭ “sh” al “ŝ” kaj simile. Estas pluraj nomoj, kiuj komenciĝas per Ch (kiel Chantal); tial estas utile malaktivigi la h-anstataŭigon. Se vi volas aperigi x-on en teksto, sufiĉas tajpi ĝin dufoje. Vidu dekstre la agordo-ekranon.

Cimoj

Verkante tiun ĉi artikolon, ni konstatis problemeton uzante EK en Google Docs je Internet Explorer. Ne estis problemo pri retumilo Google Chrome aŭ pri Firefox — programo, kiu pro diversaj kialoj estas konsilinda.

Uzi EK en ret-mesaĝoj

Ofte esperantistoj plendas, ke ili ne povas uzi supersignojn en sia retpoŝta komunikado. Efektive, eblas uzi ilin, sed necesas konscii, ĉu via retkesto (aŭ la agordoj de provizanto de via retkesto) subtenas Unikodon. Jam multaj subtenas ĝin, por ebligi al homoj senprobleman komunikadon. Ekzemple, uzante retkeston ĉe gmail de Google ni ne spertis ajnan problemon pri supersignoj.
Ŝajne la plej konata granda “malamiko de supersignoj” en tiu ĉi kampo estas la firmao Yahoo — iel ĝi konstante sukcesas ignori tion, ke la mondo ne estas uniforma, kaj ĝi ne volas helpi al siaj klientoj. Se do vi kapablas akcepti ĉapelitajn leterojn, rekomendindas ankaŭ ilia verkado — en la 21a jarcento indas altigi nivelon de nia lingvo ne nur enhave, sed ankaŭ teknike.
Yves Nevelsteen kaj Peter Baláž
-----------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Agrablan legadon kaj plenan disfloron de la normala skribo de la lingvo Esperanto en la jaro 2010 malavaras al ni ĉiuj
Tomaso

No hay comentarios:

 
lernu!