lunes, 14 de diciembre de 2009

[La Karavelo: 4060] Kunmemoro de la naskigho de Zamenhof en Lisbono.

Kunmemoro de la naskiĝo de Zamenhof en Lisbono.
______________________________
______________

Organizita de Portugala Esperanto-Asocio, ĝi okazis
en "Sociedade Portuguesa de Naturalogia" (SPN),
danke al la zorgo de s-ro Miguel Boieiro kaj de ties edzino
s-ino Manuela Boieiro, ambaŭ esperantistoj.
Miguel estas la prezidanto de SPN;
societo, kiu disvolvas, de antaŭ jardekoj,
la naturlogion en Portugalio.

Entute estis ĉirkaŭ 40 homoj.
Sabaton okazis kelkaj prelegoj sekvataj de kolokvoj
en la sidejo de SPN. Unu el ili estis la ofciala
prezentado de la libro "Esperanto em 30 horas" (EE30H)
al la portugaliaj esperantistoj, far la aŭtoro de la libro.
Post la prelego, kelkaj homoj direktis kelkajn demandojn
al la prelegisto. PEA vendis kelkajn ekzemplerojn de EE30H.
Vespere kelkaj grupetoj vespermanĝis kune.

Dimanĉon matene kelkaj vizitis
la Botanikan Ĝardenon.
La tagmanĝo estis kuna en la sidejo de SPN.
Tie ni manĝis tre bongustajn vegetaranajn pladojn
paradize kuiritaj en SPN.

Ĉe la tagmanĝa tablo, ne mankis esperanto
kaj portugala krokodilado, eĉ mia,
ĉar kelkaj homoj ankoraŭ estas en la komenco
de la esperanto-lernado, kaj aliaj tute ne scias esperanton.
Post la tagmanĝo, ni spektis la interesan dokumentvideon
de Djalma Pessata, pri la vivo de Zamenhof,
en la brazilportugala.
Dankon, Djalma! En la fino la homoj aplaŭdis.
Ili certe aplaŭdis vin, ĉar vi estas la aŭtoro de tiu verko.

Kelkaj aliaj antaŭviditaj programeroj
ne povis okazi, kio donas al la portugalaj
esperantistoj motivojn por ebla
januara evento en la sidejo de
Portugala Esperanto-Asocio.

Mi petas al la homoj, kiuj fotis la renkontiĝon
la komplezon venigi fotojn al mi,
por ke mi disigu ilin per ĉi tiu diskutgrupo,
kaj por eventuala publikigado en La Karavelo.

Amike raportas

João José Santos


--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.lakaravelo.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!