viernes, 11 de diciembre de 2009

Advento en Prago

La 5-an de decembro okazis en Prago, ĉefurbo de Ĉeĥa Respubliko, renkontiĝo
de ĥoroj el multaj eŭropaj landoj. Partoprenis en ĝi ankaŭ mia loka ĥoro el
Gunskirchen, Supra Aŭstrio.
Mi havis la okazon fari filmeton pri nia restado en Prago. Ni promenis
malsupren al la centro de la urbo kie posttagmeze kaj vespere la diversaj
ĥoroj kantis en Venceslava placo. Mi povis filmi la kantadon de itala ĥoro
kaj de rusa ĥoro el Moskvo.

La filmeto enretiĝos morgaŭ al Jutubo. Hodiaŭ mi unue montros ĝin al miaj
samĥoranoj.

Averto al brazilanoj:
Verŝajne je la semajnfino venos la unua neĝo de ĉi tiu jaro. Mi faros
filmeton por montri ĝin.

Kore
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video

No hay comentarios:

 
lernu!