miércoles, 16 de diciembre de 2009

[lernu-helpantoj] pri google kaj lernu!

Saluton!

Se ankoraux iu ne auxdis, hieraux lernu! kaj nia servilo havis malfacilan tempon. Google videbligis Esperanto-flagon en sia logotipo kaj pro tio ni subite ekhavis multege da vizitantoj, kion kompreneble ni sxatis, sed nia servilo sxajne ne tre. :-)

Feliĉe la servilo kun granda peno tamen travivis. Nun mi povis pli bone kalkuli ĉiujn ciferojn, hieraŭ mi ne volis aldone pezigi la servilon.  Averaĝe lernu! havas ĉiutage ĉirkaŭ 5000 unikajn vizitantojn, hieraŭ ni ekhavis preskaŭ 29000, do 6-oble pli ol kutime.

Esperanto-flago ne plu aperas ĉe Google, sed lernu! daŭre havas sufiĉe multe da vizitantoj. Dank' al Google nun dise en la reto aperis multegaj artikoloj pri la hieraŭa okazaĵo. Multaj ret-gazetoj, blogoj kaj forumoj aperigis informojn pri la reklamaĵo, Esperanto kaj Zamenhof. Kaj pro tio ankaŭ hodiaŭ ni havos pli da vizitantoj ol kutime. Jam nun ni havas ĉ. 6300 unikajn vizitantojn kaj ĝis la noktomezo ankoraŭ multe da tempo. :-) Hodiaŭ ni plejverŝajne ne atingos novan rekordon pri unikaj vizitantoj, sed ŝajne ni ekhavos alian - la plej altan nombron de vizititaj paĝoj tage. Averaĝe vizitantoj ĉe lernu! rigardas ĉ. 90 000 paĝojn ĉiutage, hieraŭ oni vizitis ĉ. 130 000 paĝojn dum la tuta tago. Sed hodiaŭ ni jam havas preskaŭ 150 000 paĝojn kaj, kiel mi jam menciis, ĝis la noktomezo ankoraŭ restas multe da horoj. :-) Do ŝajne uzantoj, kiuj venas hodiaŭ, restas ĉe lernu! dum pli da tempo kaj trarigardas pli da paĝoj ol uzantoj, kiuj venis al lernu! hieraŭ. Do eble ni hieraŭ havis bonan reklamajxon, kiu alportis al ni grandan nombron de vizitantoj, sed hodiaŭ ni havas pli "bonkvalitan" reklamon, ĉar nin vizitas homoj, kiuj legis pri Esperanto kaj kun intereso poste venas al nia paĝaro. Hieraŭ estis inform-tago kaj hodiaŭ estas tempo por varbado. Varbu! :-)

Amike, Jevgenij

No hay comentarios:

 
lernu!