martes, 29 de diciembre de 2009

[La Karavelo: 4158] UNUAJ INFORMOJ PRI la 17a TEK

GRAVAJ PASHOJ
=============
Chio nun estas certa, ke la movado togolanda prenas alian elanon. Certe tio atingos aliajn landojn afrikajn. Jhus okazis la 17a TEK kun pli ol 60 homoj el kiuj estas du Beninanoj kaj unu DRKongolandanino. Ghenerale la tuta kongreso estas historia pro :
1- La pritrakto de la temoj "Diskriminacio, chu ie utilas ?" kaj 'Seksa orientigho"
2- La fondo de nova brancho de UTE por virinoj. Ghi nomighas FUTE (Feminismo en Unuigho Togolanda por Esperanto)
3- respondecigo de UTE-anoj kaj kunlaborantaj organizajhoj pri rilato kun chiuj tendencoj de la E-movado. Dum TIETo estas responsigita pri la rilato inter UTE kaj la Esperanta Civito, FUTE rilatos kun FEM (Feminisma Esperanto-Movado) pere de la iniciatintinoj SASSOU Ewoe Valentine kaj KOSSIVI Affi Djatougbe Blandine. Ankau MAS (Monda Asembleo Socia) partoprenu en la agado de UTE. Tiel s-ro GBEGLO Koffi provizore zorgos pri la flegado de la rilato, kion li poste transdonos al iu alia. La rilato kun UEA estas prizorgata de la komitatano A de UEA en Togolando; en tio kontribuos ankau la reprezentantoj de UTE che la afrika komisiono. S-ro SAGBADJELOU Kokou kun la kontribuo de GBEGLO Koffi por la starigo de SAT-Rondo en Togolando.
4-La kondamno far UTE de chia formo de diskriminacio en Esperantujo, char la kongreso trovas, ke nenie diskriminacio estas utila. Kvankam estis en la komenco malfacile akcepti ke samseksamo estas denaska afero, la kongresanoj komprenis, ke ili neniam forjhetos samseksamulojn. Iuj tamen hezitas kredi, ke oni naskighas samseksamuloj. Kio gravas en la tuta afero, tio estas, ke la kongresanoj informighis pri la temo, kaj estas pretaj pludiskuti pri ghi.
5- FEIM (Fonduso Esperantista por Interhelpo kaj Mikrokredito) partoprenu en la kreskado de la membraro de UTE. Tiel naskighos kunlaboro konkreta inter UTE kaj FEIM. La respondeculoj de FEIM tre baldau decidos pri tio.
6- La plivigligo de la laboroj de FARE (Afrika Reto Espeprantista) per la kontribuo de DRKongolandaninoj en la agado de la brancho virina de ARE (Afrika Reto Esperantista).


Ekzamenoj lau LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito)
==============================
==================================
De la 26-a ghis la 28-a de decembro 2009 okazis, en la urbo ANEHO (Togolando),  kvar ekzamenoj de LTSEC: A1, A2, B1 kaj B2.

Estis dek kandidatoj che A1. Finfine 8 ekzamenighis. El ili 4 sukcesis, dum 7 el 7 kandidatoj sukcesis che la ekzameno A2.
Estis 5 kandidatoj che B1 sed unu ne povis daurigi la ekzamenon ghis le fino. Chiuj aliaj kvar sukcesis. Che B2 chiuj tri kandidatoj sukcesis.

Trejnkurso por E-instruistoj
============================
La trejnkurso por E-instruistoj pluiris dum la kongreso. La kursanoj lernis pri pretigado de lecionoj. Post la unua kurso fare de la kursgvidantoj, la kursanoj faris grupalaborojn kaj poste prezentis la rezultojn. El tiuj la gvidantoj de la trejnkurso notis kion plian disponigi al ili pri la kursgvidado. La laboroj de trejnkurso pluiros ghis la 3a de januaro 2010. La lastajn tagojn de la trejnkurso okazos ekzamenoj internaciaj de UEA/ILEI kaj ankau testo por la trejnkursanoj.


*********************************************
<> en kor' al ni sonas.
<
Se vi pacience eltenos>>
Zamenhof
*********************************************
La vero chiam verdiktas.
*********************************************
GBEGLO Koffi, B. P. 13169, Lome, TOGOLANDO
TEL:
- Hejme :(228) 227 21 17
- Oficejo (IZo): (228) 227 51 64
                (228) 271 47 12
                (228) 27115 57
-Posxtelefono :(228) 928 16 26
 E-posxto : esp.togo@cafe.tg

No hay comentarios:

 
lernu!