domingo, 27 de diciembre de 2009

La revuo 'Esperanto' en la reto ankaux por 'Membroj kun Jarlibo'

La revuo "Esperanto" en la reto ankaŭ por "Membroj kun Jarlibo"

La januara numero de la revuo "Esperanto" estis enretigita jam la 21-an de decembro, samtage, kiam ĝia papera versio iris al la
presejo. Ĝi estas la unua numero de la organo de UEA, kiun povas legi en la reto ankaŭ la individuaj membroj de la kategorioj
"Membroj kun Jarlibro" kaj la "Dumvivaj Membroj kun Jarlibro".

Diference de 'Membroj-Abonantoj', 'Dumvivaj Membroj' kaj 'Honoraj Membroj' de UEA ili ne ricevas la presitan revuon, sed la reta
eldono estas enhave kaj aspekte identa kun la papera versio. Por legi la retan revuon necesas unue registriĝi kiel uzanto de la reta
Jarlibro ĉe http://reto.uea.org/ . Samtempe oni ricevas aliron ankaŭ al la cetera enhavo, konstante ĝisdatigata, de la reta versio
de la Jarlibro de UEA.

Per tiu ĉi plivastigo de servoj, kiujn oni ricevas kontraŭ la pago de la MJ-kotizo, UEA plenumas la deziron de tiuj, kiuj volas
ricevi la monatan revuon de la Asocio nur rete kaj malpli koste. La MJ-kotizo estas malpli ol duono de la MA-kotizo kaj ĝi
kompreneble plu inkluzivas ankaŭ la Jarlibron de UEA.

Plej simple oni povas aliĝi al UEA rete ĉe http://db.uea.org/alighoj/alighilo.php

laŭ CO de UEA

-----
fonto: Ret-Info
http://www.eventoj.hu

========================================================================
Internacia Koresponda Servo - kun fotoj! -- http://http://esperanto-plus.ru/koresponda-servo/
========================================================================

No hay comentarios:

 
lernu!