martes, 29 de diciembre de 2009

Pola Radio: letero je 28 Decembro

Karaj Geaŭskultantoj,
       La Kristnaska periodo daŭras! En la varma etoso de ĉi tiuj apartaj
festoj ni reciprokas viajn amikajn bondezirojn, korajn vortojn de memoro kun
la deziro, ke same kiel nunjare vi daŭre trovu en niaj E-elsendoj multajn
allogajn enhavojn, interesajn informojn, konindajn gastojn. Ĉe nia kutima
adreso: http://www.polskieradio.pl/eo atendas vin la plej novaj -
pasintsemajne  prilaboritaj kaj daŭre elŝuteblaj - E-elsendoj de Pola Radio.

       21.12.09 – En  nia lunda programo per nia tradicia felietono denove
“Ni invitas al Pollando”, ĉi-foje proponante viziton en la plej malgranda
historia-geografia regiono, situanta en la sudo de Pollando – Spisz.

       22.12.09 – Foliumante E-periodaĵojn tute aparte ni donas la atenton
al la lastaj numeroj de “Esperanto”, “Literatura Foiro” kaj “Juna Amiko”.

       23.12.09  - En nia merkreda programo aŭdiĝas la dua parto de la
arkiva elsendaĵo bazita sur la biografio de Edyta Stein de Franz-Georg kaj
Rita Roessler „Edino Ŝtono – judino sub la kruco”.

       24.12.09 – En la aparta, festa programo ligita kun la antaŭkristnaska
Sankta Vespero ni renkontiĝas antaŭmikrofone kun franca esperantista familio
de France kaj Richard Valet.

       25.12.09 – La vendreda programo estas la kutima okazo por la
leterkesta rendevuo. Ĉi-semajne ĝi estas aparta, festetosa pro multaj
porokazaj bondeziroj venintaj al la redakcio. Kun ĝojo krome ni prezentas
kelkajn lastajn raportojn kun la pritakso de niaj E-programoj.

       Kiel multfoje ni atentigas grandparte de  la reagoj kaj opinioj de
niaj geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola
Radio. Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venis. Ni atendas laŭvicajn. Anticipan
dankon!  Niaj adresoj samas:  espera...@polskieradio.pl     kaj/aŭ
barbarine...@gmail.com.

       Anticipe dankante pro ili ni samtempe memorigas al  ĉiuj
interesiĝantoj, dezirantaj  subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA:
vars-t    kaj tutkore dankas al ĉiuj, kiuj senavare reagis - kaj pludeziras
reagi - per la subtenaj donacoj.   Ili estas tre grava kaj kuraĝiga helpo en
la nuna situacio de nia Redakcio.

       Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de  nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon:  http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml.   Sufiĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste  senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

       Ni  memorigas konsilon por la komencantaj aŭskultantoj. Se vi ankoraŭ
trovas malfacilon aŭskulti normalan parolritmon uzu malrapidigilon, kiu
ekzemple troviĝas ĉe Windows Media Player. Unue alklaku la titolon: >nun
aŭdigataj<, sekve faru la samon kun la aperanta vorto – >plibonigoj<. La
tria paŝo estas alklaki la informon >konfiguracio de reproduktorapideco<.
Nun  vi povas laŭplaĉe malrapidigi aŭ rapidigi la sonon de niaj  programoj.

       
Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de
Pola Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.


                Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de
la Esperantlingva Radiofonio !

                Amike kaj kore,  Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!