jueves, 31 de diciembre de 2009

Bonvenon al la unua internacia humanista Esperanto-portalo!

Okaze de Zamenhoftago 2009 el Kroatio estis lancita la unua internacia
humanista Esperanto-portalo - Portalo Humanitas
www.esperanto.humanitas.info. Portalo Humanitas volus estigi satata retejo
por ciuj kiuj satas komuniki kaj amikadi kun homoj dise la mondo, regantaj
Esperanton kaj satantaj kulturon, sciencon, kleron, arton, homecon,
gentilecon, bonan guston, kvalitan vivon, amikecon...! En Portalo Humanitas
oni povas legi kaj skribi artikolojn kun humanisma enhavo, prezenti siajn
pensojn kaj sentojn, proponi, kritiki, diskuti, disputi kaj polemiki,
anoncadi, babileti en du babilejoj (unu malfermita al ciuj vizitantoj, la
alia - fermita). Dank' al interna sistemo de ebla detala sinprezento kaj
interligigo oni per Portalo Humanitas povos akiradi geamikojn dise la mondo
kaj kun ili tra portalo au ekster portalo korespondadi, ec oni povos pere de
la portala konatigsistemo serci kaj espereble trovi - amon de via vivo,
edzon au edzinon... Cu la unua tia Esperanto-servo en Intereto? La portalo
estos gis la 1-a januaro 2010 en prova funkciado (ankorau ne estas sed
laueble pli baldau estos centprocente esperantigita), tamen jam nun gi estas
tute uzeble. Aligu al la portalo, estigu gia registrita uzanto/uzantino,
laudezire kaj laueble aktivu en gi kaj tiamaniere, kune kun gia kreinto kaj
iniciatinto, helpu gian ekvivon je bono kaj prospero de la monda
Esperanto-komunumo!
Felican Novan Jaron 2010 al ciuj uzantoj kaj vizitantoj de
Soc.culture.esperanto!

Rimarko: se vi estras iun Esperanto-organizon, eldonejon ktp. kongruan kun
humanismaj idealoj kaj valoroj au mastrumas gian retejon sendu al ni
banerojn (bandojn, bandreklamilojn) de grandeco 150x31 pikseloj
(rastrumeroj), kaze de deziro pli intense kunlabori (ekzemple, kaze de
konsento reciproke libere transprenadi la artikolojn, kompreneble kun
retindiko pri la autoreco kaj fonto) ankau de grandeco 518x60 pikseloj
(rastrumeroj), en formato jpg au gif, por ke ni metu ilin en la portala
rubriko Partneroj, kaze de interkonsento pri pli intensa kulaboro, ankau en
loko por generalaj (privilegiitaj) partneroj. Kompreneble, cion tion ni
faros senpage.

Mato pekuljak
redaktoro de Portalo Humanitas

i...@humanitas.info
www.humanitas.info (en la kroata)
www.esperanto.humanitas.info (en Esperanto)

No hay comentarios:

 
lernu!