lunes, 28 de diciembre de 2009

[esperanto-en-andaluzio:271] Fw: Vocxdonado: Esperantaj literoj en Android

 
----- Mensaje original -----
Enviado: domingo, 27 de diciembre de 2009 8:19
Asunto: Re: [satenhispanio] Fw: Vocxdonado: Esperantaj literoj en Android

Inda celo... sed ne trafebla per la priskribita metodo: per ĝi vi aldonos ĝisnaŭze ripetitan komenton, sed ne voĉdonon. Por ĉi lasta celo vi devas alklaki sur la steleto flanka al la nombro 1730 supre-maldekstre de la paĝo. Ĝi devas fariĝi flav-kolora.  Kaj, bonvolu, ne aldonu komenton se vi havas nenion novan por diri.

Pedro Sanz


2009/12/24 Dario Rodriguez <dariorodriguezlopezsilva@gmail.com>
  ----- Mensaje original -----
Grupos de noticias: soc.culture.esperanto
Enviado: miércoles, 23 de diciembre de 2009 22:35
Asunto: Vocxdonado: Esperantaj literoj en Adroid

Venontjare estos pli da Android-posxtelefonoj - Google: Android;
Apple: iPhone ( http://eo.wikipedia.org/wiki/Android ).

Cxu oni kapablos tajpi per la alfabeto de Esperanto en Android 2.1?
Nu, ja oni povas instali specialan programon, jam ekzistas
AndroidKlavaro kaj AnySoftKeyboard, sed ni volas la literojn cxe cxiuj
milionoj da uzantoj.

Kiel atingi tiun tre atingindan celon? Simple:

1) Malfermu: http://code.google.com/p/android/issues/detail?id=1730

2) Klaku sur 'Sign in to add your comment' (Ensalutu por aldoni vian
komenton)

3) Cxe 'Sign in to Google Code with your Google account': apud 'Email'
kaj 'Password' tajpu respektive vian  retposxtadreson kaj pasvorton
cxe Gmail.  Klaku sur 'Sign in' (Ensalutu).  La pagxo 'Google Code
Android' reaperas.

4) Cxe la malsupro de la pagxo, en la kadron kie aperas 'Enter your
comments', tajpu: Please add Esperanto characters (Bonvole aldonu
Esperantajn supersignajn literojn). Klaku sur 'Save changes'.

5) Malfermigxas listo de mesagxoj. Cxe la supro aperas: 'Issue 1730
has been updated'. Klaku sur tiu numero, por vidi la gxisdatigitan
liston de vocxdonoj, kun via cxe la malsupro.

1000 vocxdonoj necesas por efektivigi la aldonon.
 
Mike Leon

No hay comentarios:

 
lernu!