espero...@wanadoo.fr_ (mailto:espero...@wanadoo.fr) writes:
Usona sencerbigo aplikiĝas en Francio
Laŭ ĉina proverbo, "Kiam saĝulo montras la lunon, la idioto rigardas la
fingron".
Nuntempe, en Francio, en perspektivo de regionaj balotoj (14an kaj 21an
de marto 2010), pro timo pri kreskanta malkontenteco kaj malfavora opinio de
la franca civitanaro rilate al ĝia politiko, la registaro strebas deturni
ties atenton pri la veraj problemoj kaj direkti la timon kaj malestimon de
la popolo al senkulpaj homoj — la eksterlandanoj — per debato pri la
"nacia identeco". Tio estas tre kutima sinteno de registaroj, kiuj trompas siajn
popolojn : kiam la malsaĝulo montras danĝeron, la idioto ne konscias, ke
la danĝero kuŝas en la malsaĝulo mem.
Admiranto de Usono, kvankam la gazeto "_New York Times_
(http://www.nytimes.com/2008/03/22/opinion/22sat4.html) " moke nomis lin "President
Bling-Bling", la burĝdevana franca prezidento, kies patro estas hungardevena*, volas
montri sin pli franca ol la francoj mem dum li subfosas la bazojn de la
Respubliko kaj la francan socian teksaĵon profite al la riĉularo, kaj dum li
strebas, propraprofite, devigi la amasinformilojn al servutemo, same kiel
faras Berlusconi en Italio**.
Nurangla lingvopolitiko kaj usona sencerbigo aplikiĝas pli kaj pli en
Francio jam en ĉiuj niveloj de edukado, en kiu la angla okupas kreskantan lokon
malprofite al la ceteraj lernobjektoj, al la franca lingvo mem, kaj poste
al akiro de profesia kompetenteco kaj lerteco***. Oni ne sufiĉe konscias
kaj priatentas la gravecon kaj efekton de unuaj impresoj en la cerbo kaj koro
de infanoj kaj junuloj : ili markas la menson por la tuta vivo. Temas pri
vera mensmanipulado per kiu la infanoj, absolute senkonsciaj pri la
konsekvencoj, inklinas kvazaŭ religie kaj malracie kredi, ke nur la angla indas je
atento, estimo, prefero. Antaŭ ol fariĝi plenkreskuloj, junuloj estas
jam mense preparitaj por blinde akcepti influojn de landoj, kiuj estas nun en
stato de bankroto pro putriĝanta sociekonomia sistemo, kiun ili strebas
trudi al la tuta mondo : la Nova Monda Ordo ("New World Order", en kiu
Sarkozy fariĝas komplico : _franclingva video_
(http://www.dailymotion.com/video/x88823_starko-defend-le-nom_news) ). Evidente sub regado de Vaŝingtono. La
ĉefaj celoj de vojaĝoj, por junuloj kaj plenkreskuloj tiel edukitaj
estas, sekve, Usono, Britio, kiuj profitas el tiu situacio**** sed kiuj uzas
tiun profiton ruinige por la planedo.
La angla estas ekskluenda kiel unua fremda lingvo !
Post la franca traduko, mi aldonas mesaĝon de ricevanto de miaj komunikoj,
kiu mencias ekzemplon pri la kreskanta loko, kiun okupas la angla en liceo
de la sud-Francia urbo Foix (tempo mankas por traduki Een). Tiu tendenco
estas sentebla en ĉiuj neanglalingvaj landoj.
Dum devus ekzisti, en Eŭropa Unio, pli bona teciproka interkonatiĝo inter
la popoloj, kiuj konsistigas ĝin (vidu la opinion de la Nobel-premiito
_Reinhard Selten_ (http://www.liberafolio.org/2007/seltenparolado/) ), la
premo por la angla kiel superreganta lingvo ricevas subtenon de la reganta
satelita « elito », kiu hipokrite diras sin favora al lingva diverseco. Ĉar
la franca vorto "hypocrisie" bone rimas kun "Sarkozy", scipovantoj de la
franca bonvolu legi (_eventuale per aŭtomata tradukreto_
(http://www.google.fr/language_tools) ) la mirindan leteron de la franca filozofo Michel Onfray
al Sarkozy : _Monsieur le Président, devenez camusien !_
(http://www.lemonde.fr/opinions/article/2009/11/24/monsieur-le-preside...
michel-onfray_1271343_3232.html)
Plej lastan ekzemplon pri tiu situacio ni havis la 7an de decembro 2009
en opinio, kiun esprimis Leonard Orban, rumano, eŭropa Komisaro pri
multlingvismo, okaze de Renkontiĝo-Debato en Rennes pri la temo "Y a-t-il un
avenir pour la diversité linguistique en Europe ?" (Ĉu estas estonteco por
lingvodiverseco en Eŭropo ?". Laŭ ĉeestantino (Armelle Aubry), Orban**** diris
sin oponanto al ĉia komuna lingvo. Sed estas konstateble, ke la pli kaj pli
peza kaj prema uzado de la angla kiel komuna lingvo tute ne ĝenas lin.
Plie, rilate al Esperanto, li mensoge, kaj eĉ kalumnie kaj malhoneste, asertis
ke la lingvo ne estas same parolata en certaj regionoj de Brazilo (!) kaj
ke "la esperantista lobio" (tiel !) deziras anstataŭigi la ceterajn
lingvojn per Esperanto. Pri tio, vidu ankaŭ la blogon de Arno Lagrange : "_Forumoj
: klaĉu laŭplaĉe !_ (http://www.ipernity.com/blog/arno.lagrange/98629) "
Tutmonda rezistado kontraŭ superrego de la angla, per kiu plifortiĝas la
nuna ekonomia kaj politika ordo (kiu trovas, spite al tio, eblecon esti en
bankroto, kio jam havigas ideon pri la mastrumado de la mondo se ili atingus
sian celon !), estas pli ol iam ajn nepre necesa.
"Nia vera nacieco estas la homaro" (_Herbert George Wells_
(http://eo.wikipedia.org/wiki/H._G._Wells) )
*
_http://www.afromix.org/html/musique/artistes/zedess/zedess-sarkozy-un...
(http://www.afromix.org/html/musique/artistes/zedess/zedess-sarkozy-un...) - Hungara
amiko foje informis min ke Sárközy, en la hungara, signifas ion similan al
"De l'entre-boue" : Sár = koto, köz = intera ejo, intervalo, interspaco, y
= adjektivigilo. Tio povas helpi al kompreno pro kio Francio vadas
(baraktas)...
** Gratulojn al la italaj interretuzantoj pro la "No Berlusconi Day" !
Tamen, se mi povus sugesti ion al ili, estus pli sagace nomi tiun tagon per
alia lingvo ol la angla, precipe se oni konsideras ke, laŭ Deborah Ball, en
Wall Street Journal (2001/12/17 : "Italy's First Attempts At English Are
Confusing" / La unuaj provoj de Italio en la angla estas konfuzigaj) ,
Berlusconi promesis havigi al la italoj "registaron de la tri I" : "Inglese,
Internet e Imprese" (angla Lingvo, Interreto kaj Komerco). Do, ekzemple, aŭ
per la itala, aŭ per Esperanto (ekzemple : "Tago sen Berlusconi"), aŭ per
ambaŭ.
*** Ekzemple la redukto de la loko de historio kaj geografio en finaj
klasoj de supera edukado. _Peticio_
(http://spreadsheets.google.com/viewform?formkey=dEpuSnVqaTQzSFJYZllWY...) .
**** Vidu la raporton Grin : _L'enseignement des langues étrangères comme
politique publique_
(http://www.ladocumentationfrancaise.fr/rapports-publics/054000678/ind...) . (La instruado de fremdaj lingvoj kiel publika
politiko; _PDF-resumo en Esperanto_
(http://www.esperanto-sat.info/IMG/pdf/Grin-raporto_Eo_UTF8.pdf) )
***** Por reagi al la asertoj de Orban :
_http://ec.europa.eu/commission_barroso/orban/contacts/contacts_en.htm_
(http://ec.europa.eu/commission_barroso/orban/contacts/contacts_en.htm)
Suscribirse a:
Enviar comentarios (Atom)
No hay comentarios:
Publicar un comentario