miércoles, 30 de diciembre de 2009

[La Karavelo: 4124] Linukso Ubunto (Gnome) - esperantaj supersignoj

Al la uzantoj de Linukso.

Karaj amikoj:

De antau tri jaroj mi ne uzis Ubunton.
Mi instalis ghin en mian plej etan komputilon
pasintan nokton. Mirinde chio bone funkciis.
Mi diras "mirinde" char mi antautimis drajvajn problemojn.
Ghi automate rekonis la eksteran duran diskon
kaj la kundratan (per RJ45) ligon al la interreto.
Tuj poste mi ghisdatigis ghin kaj mi demetis
la kablon RJ45, kaj ghi ekfunkcis per sendrata ligo al la interreto.
Chio bona... sed la diablaj chapelitaj literoj...

Chu ekzistas iu versio de la programeto "Ek" por Linukso?
Mi estis tre felicha kun "Ek" en Vindozo,
mi ech enamighis al ghi ;) .
Kiel sperta uzanto de Linukso kutime metas niajn supersignojn?

Bv. ne donu al mi 20 liniojn da programlingva teksto por enmeti
en iun kashitan dosieron, char mi ne havas tempon por tio.

Simplajn kaj efikajn solvojn por simpla kaj efika lingvo kia esperanto. ;)

Amike kaj antaudanke

Ghoano

No hay comentarios:

 
lernu!