jueves, 31 de diciembre de 2009

Artikolo pri Esperanto aperis hodiau en Meksika j'urnalo

lic.guillermo.mac...@gmail.com_ (mailto:lic.guillermo.mac...@gmail.com)  
writes:

Karaj gekolegoj kaj samideanoj:

Mi verkis dulingve pri la 26ª Internacia Festivalo de Esperanto kiu  ĉijaro
okaziĝas en Nördlingen, Germanio, kaj hodiaŭ la artikolon oni  publikigis
en la prestiga meksikana ĵurnalo La Jornada, ene de la loka sekcio  pri
Aguascalientes (mia loĝurbo).

Mi sukcesis atingi kompletan paĝon en la ĵurnala eldono, kiun  vi povas
vidi per la sekva ligo:
_http://issuu.com/jornadags/docs/30122009/6_
(http://issuu.com/jornadags/docs/30122009/6)

Se estus problemo por malfermi ĝin, tiam iru al:
_http://issuu.com/jornadags/docs/30122009/6?showEmbed=true_
(http://issuu.com/jornadags/docs/30122009/6?showEmbed=true)

aŭ per:
_www.lajornadaaguascalientes.com.mx_
(http://www.lajornadaaguascalientes.com.mx)    (Per ĉi tiu  ligo vi bezonos klaki sur la ikono kiu aperas centre
de la paĝo, kiu koncernas  al la presita eldono de la ĵurnalo, sed tio oni
povas atingi nur dum la 30ª de  decembro (eble ĝis 9 atm, 31ª decembro,
germana horo). Tagposte, per ĉi tiu  ligo vi bezonus malfermi tien, la ligon
HEMEROTECA, tiam elektu pdf aŭ  flash formatojn, tiam 2009-12Diciembre, tiam
30122009.pdf (aŭ  .flash).

Mi volas komenti ke la artikolo titoliĝas hispane, sed en la unua  
paragrafo, ennigrigita aperas esperante.

La artikolo estas verkita dulingve. Post ĉiu hispanparagrafo, sekvas  la
respektiva esperanttraduko.

La Direktoro de ĉi tiu ĵurnalo kutime elĉerpas ion el la teksto, kio  
meritas esti superstarigita. Ĉi fojo li elĉerpis ĝuste frazon kiun mi  ricevis
de Litovio, kristnaskkarte. Kompreneble la Direktoro elĉerpis ĝin  
dulingve! Mi multe ŝatis tion!

Akceptu miajn plej bondezirojn.

Kore,

Guillermo Macias

PS.- Bv, konfirmi ricevon de ĉi tiu retmesaĝon kaj pri sukcesa rigardado  
de la artikolo.

No hay comentarios:

 
lernu!