lunes, 27 de abril de 2009

Defendo de minoritataj lingvoj


Defendo de minoritataj lingvoj. from Parolu Mondo on Vimeo.

SUKCESA 3-A KONGRESO EN ŜTATO SAN-PAŬLO

Kun partopreno de 92 homoj el kvin brazilaj ŝtatoj, el 26 urboj, okazis en bonega etoso kaj densa programo la 3-a Kongreso de Esperanto en Ŝtato San-Paŭlo, inter la 10-a kaj 12-a de oktobro 2008, en la urbo Lorena. La temo de la kongreso estis: “Internacia Jaro de Lingvoj”. Tri atentovekaj rubandoj informis pri la kongreso en oportunaj lokoj en la urbo, jam de dek tagoj antaŭ la malferma tago. Radio Cultura de Lorena kaj Radio Piratininga, en najbara urbo Guaratinguetá, po du fojoj intervjuis pri la evento kaj gazeto “Atos” raportis. Kulturdomo de Lorena vigle apogis per livero de la sidejo, noto en sia programa informilo, aparataro kaj oficistoj. Amaso da aŭtoritatuloj en la urbo ricevis skriban inviton kaj informojn. La Episkopa Domo senpage disponigis sufiĉe komfortan Komunan Loĝejon. La kongreson honore prezidis S-ro Milton Serra, pioniro de la movado en la urbo. Krom la organizantoj el Esperanto-Asocio de San-Paŭlo, sub la estrado de Prof-o Genildo M. Coelho, vigle kunlaboris la lokaj samideanoj: Alexandre Prado, Genésio Marcondes, José P. Bezerra, Marli Correia, Sonia Ferreira, Delza Andrade, João Nascimento, Walter Brandes, Paulo S. Viana.

La malferman ceremonion ĉeestis la reprezentanto de la Sekretario pri Kulturo, kiu salutis kaj donacis materialon pri la urbo al la organizantoj. Pri la temo de la kongreso festparoladis Prof-o José Passini, Prezidanto de Brazila Esperanto-Ligo, post kantado de la himnoj kaj salutoj. La malfermo brile finiĝis per pianludado kaj deklamado de Prof-o Olavo R.L.Ferreira, filo de aktiva Esperantistino en Lorena, kiu forpasis antaŭ kelkaj jaroj. Elizabeth Viana legis la Esperantajn tradukojn de la poemoj.

Dum la kongreso okazis la jenaj prelegoj: “Esprimoj por via sliparo” (Floriano Pessoa); “Kio estas fizioterapio: koncepto kaj historio” (Alexandre Prado); “Konkurintoj de Esperanto en la tempo-maŝino” (James Pitton); “Lecionoj de la unua generacio de Esperanto” (Marcos Slotovich); “Esperanto kaj etnaj lingvoj – kiel aldoni vortojn?” (Sylla Chaves); “Neŭrologiaj aspektoj de idealismo” (Floriano Pessoa Filho); “Influo de nacia kulturo kaj emocioj sur lernadon de fremdaj lingvoj” (Luiz G. Jardim); “Centjariĝo de la japana enmigrado” (Osmar Alves); “La ignorata Fundamento” (Geraldo Mattos); “Intelekta disvolviĝo de infanoj ĝis aĝo de tri jaroj laŭ Piaget” (Isis Pitton); “Homa Voĉo laŭ muzika vidpunkto” (Alfredo Aragon); “Bazaj principoj de ĝardenkulturo” (Francisco Wechsler); “Alfabetumado” (Sylla Chaves). Dum la dua tago, matene kaj posttagmeze, Jair Salles instruis per “Ekspresa Kurso”. La lastan tagon de la kongreso oni okazigis viglan debaton kun partopreno de multaj ĉeestantoj pri la temo de la kongreso, sub kunordigo de la Prezidanto de EASP, Genildo M. Coelho. La vesperon de la meza kongresa tago, oni aŭskultis altnivelan violonan kaj gitaran ludadon kaj kantadon, fare de José Inácio, Ivan Guimarães kaj Pedro F. Silva.

Paralele al la oficiala programo, okazis rapidaj demonstroj de kalkulado per abako, fare de José Linck. Dum la kongreso funkciis Libroservo de EASP kaj de Eldonejo “Oportuno”, kiu oni lanĉis du librojn: “Geedza Kanzono”, (rakontoj) de Machado de Assis kaj “Breno kaj Lilika” (infanlibreto), responde traduko kaj originalaĵo de Paulo S. Viana. Amarílio Carvalho vendadis siajn Esperantochemizojn kaj Mirna Duarte intervjuis plurajn kongresanojn por sia radiprogramo “Parolu, mondo!”

Post la fermo oni vizitis la monumenton al Zamenhof en proksima placo, kaj tie oni fotis parton de la kongresanaro. Por la proksima kongreso en la Ŝtato San-Paŭlo, en 2009, sin proponis grupo el la urbo San-Karlo.

Informis Paulo Sergio Viana

No hay comentarios:

 
lernu!