jueves, 14 de enero de 2010

[esperantocuba] UNIVERSALA KONGRESO EN HANOJO EN 2012

UNIVERSALA KONGRESO EN HANOJO EN 2012

La elekto de Hanojo kiel la urbo de la 97-a Universala Kongreso de Esperanto en 2012 estis la plej rimarkinda decido de la Estraro de UEA, kiu kunsidis en sia plena konsisto en la Centra Oficejo ekde la 10-a ghis la 12-a de januaro. Ghis la lasta momento ankau la korea urbo Busan konkursis, kun alloga oferto, pri la rajto okazigi la Kongreson, sed post longa diskuto la Estraro decidis favore al la vjetnama chefurbo. La Esperanto-movado de Vjetnamio havas jam longan historion, sed la Universalan Kongreson ghi gastigos por la unua fojo.

La nuna Estraro kunsidos ankorau komence de la chi-jara UK en Havano, kie ghi tamen traktos nur lastajn teknikaj detalojn de la kongresa programo. Kutime la Estraro havas plenkunsidon en Roterdamo en marto-aprilo, sed chi-foje la kunsido estis plifruigita kaj okazis tuj post la ceremonio por la publikigo de festlibro por Humphrey Tonkin. La tradicia printempa kunsido farighis do vintra. La estraranoj devos ankorau trakti kaj decidi pri multaj aferoj rete, char pro la frua kunsidodato ekz. la financaj dokumentoj ne povis jam esti pretaj. Tio lasis al la estraranoj pli da tempo por intershanghi ideojn interalie pri stimulado de la nun okazanta diskuto pri nova strategia plano por UEA. Tiurilate ili atendas multe pli da aktiveco de la komitatanoj, sed ili klopodos pli vaste altiri ankau membrojn kaj aliajn esperantistojn en la diskuton pri tiu dokumento, kiu devus difini la plej irindan vojon por UEA dum la venontaj dek jaroj.

Kun Stefan MacGill, prezidanto de ILEI kaj ghia observanto che la Estraro de UEA, oni parolis pri la plua evoluigo de la instrua agado. La Estraro gratulis ILEI pro la sentebla plivigligho de ghia agado post la pasintjara konferenco. Kun granda kontento oni notis la bonan starton de la Esperanto-ekzamenoj lau la normoj de la Europa Referenckadro. Pri tio raportis Katalin Kovats el edukado.net
 
, membro de la UEA-komisiono pri la novtipaj ekzamenoj. Por fina aprobo de la Komitato oni sendos proponon pri gisdatigaj modifoj en la interkonsento inter UEA kaj ILEI pri la instrua agado. La interkonsento estis aprobita en la UK en Havano en 1990 kaj estos do reviziita en la dua Havana UK. La propono estis jam aprobita de la estraro de ILEI, kies komitato siavice traktos ghin en la ILEI-konferenco en Matanzas.

Por la nova serio de elstaraj sciencaj verkoj, "Scienca Penso", en kiu jam aperis "La origino de specioj" de Darvino, la Estraro aprobis regularon kaj envicigis por aperigo kiel ghia dua titolo la verkon "Lingvo kaj menso" de la fama lingvisto Noam Chomsky. Kiel observanto de TEJO partoprenis la kunsidon la nuna TEJO-volontulo Alexandre Baudry, kiu raportis i.a. pri la baldaua apero de la eldono 2010 de la listo de gastigantoj de la Pasporta Servo kaj pri la planata grafika reformo de la revuo "Kontakto".
 

Magistro Luis L. Cordova Arellano
Jura Fakultato-UABC- UNAM-Doktoranto- IIJ-UNAM
Instruisto en Seminario pri Unueca Perceptado per la Reto: psicologiaholokinet ica.org
Profesoro pri Internacia Juro kaj Esperanto-UNAM - cordovaluis. org
Telefonoj: 55 + 22 56 37 52(Portebla) -(01+55)5661- 4080(advokatejo) Skajpo: cordovaluis
Estas neceso por la homaro ke Unueca Perceptado eniru en la kulturon
Seminario pri UP per la Reto, verkoj, videoj kaj audoj:
http://www.percepci onunitaria. org/eo

No hay comentarios:

 
lernu!