jueves, 14 de enero de 2010

[La Karavelo: 4301] duoninsulo, insulduono kaj terpomoj

Karaj amikoj:

La ĵusa terura tertremego en Haitio pensigis min pri la vortoj "insulduono",
"duoninsulo" kaj "terpomo".

Efektive, Haitio situas sur insulduono, tio estas, sur duono de insulo.
Kompreneble, tio ne estas ekzakte duono de la insulo, do eble pli ekzakte
oni devas diri, ke ĝi situas sur insulparto de Hispaniolo.
Sur la alia parto situas Domingo.
Do, preferindas diri, pri tiu koncepto, "insulparto" ol "insulduono".
Same okazas kun la portugallingva kaj tetuma Timorlesto
rilate la insulon Timoro. La alia parto ne estas sendependa,
kaj ĝi apartenas al Indonezio.
Same pri la insulo Irlando, ktp.
Do temas pri insulpartoj, ne pri insulduonoj.

La uzata vorto "duoninsulo" ankau ne estas bona.
Ĝi memorigas min pri alia esperanto-monstreto: "terpomo".
Fakte Iberio ne estas duoninsulo, ĉar ĝi ne estas insulo,
tiel kiel terpomo ne estas pomo.
En tiu kunmetaĵo, la elemento "duon_" funkcias kvazau ĝi estus prefikso
kun la senco "preskau", "proksimume".
Tamen, tio eskapas al la kutima rigoreco de esperanto,
kaj enkondukas la lingvon en metaforajn nerigoraĵojn
similajn al tiuj de la etnaj lingvoj.
La vorto "duoninsulo" esta pausita de la latina "paeninsula",
kiu enhavas la saman konstruon.

Pri la vorto "terpomo" mi jam solvis la nelogikaĵon
en miaj lecionoj. Mi konsideras ĝin unuelementa "terpom-"
kaj tiel mi evitas, ke lernantoj tuj vidu la nelogikaĵon de "ter-pom-".
Tamen, se oni sisteme faros la samon por aliaj vortoj,
la aglutina esperanto-sistemo estiĝas pli problemiga ol helpiga.

Do, mi uzas la vortojn "terpom-o" kaj "insul-part-o" por la menciitaj konceptoj.
Sed kion fari pri la nomata "duoninsulo"?
Ĉu iu el vi havas au jam legis proponon tiurilatan?

Eble skandinavianoj, iberianoj, italoj, grekoj kaj aliaj duoninsulanoj jam pripensis pri tio.

Amike,

João José Santos

No hay comentarios:

 
lernu!