jueves, 21 de enero de 2010

[La Karavelo: 4321] Raporto pri la trejnkurso

RAPORTO PRI LA TREJNKURSO
 =========================
 La trejnkurso 2008 planata de KIEA (Konsilantaro por la Instruado
 de Esperanto en Afrik) kunlabore kun ACE (Afrika Centro Esperantista)
 jhus okazis en Togolando fine de la jaro 2009. La kurso okazis
 en du etapoj : preparkurso prekoresponda kaj la cheesta kurso.
 Ankau tiu chi havas siajn fazojn, entute  kvar : la unua fazo
 okazis de la 23-a ghis la 25a de decembro; la dua, de la 26a ghis
 la 28a de decembro; la tria, de la 29-a de decembro 2009 ghis
 la 2a de januaro 2010; kaj la kvara, de la 3-a ghis la 13a de
 januaro 2010. Entute 30 personoj sekvis la duan etapon dum  dek
 unu reagis al la preparkurso, la unua etapo. Kiel evoluis la tuta kurso.

 De la preparakurso ghis la cheesta  la traktitaj punktoj koncernis
 historion de Esperanto, tekstan komprenon, metodikon/kursgvidadon,
 gramatikon, tropan parolon, ekzamenadon, konsultadon de libroj,
 sanan korpon en sana menso,  uzadon de vortaroj, Esperantismon,
 la Fundamenton de Espepranto, vivkoncepton, ktp.  Pri gramatiko
 zorgis DOUMEGNON Koffi dum ATTAGLO Kokou laboris pri Historio de
 Esperanto. Dum s-ro AGBOLO Didier lernadis kun siaj kolegoj en
 Teksta Kompreno, s-roj ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah,
 SAGBADJELOU Kokou kaj GBEGLO Koffi zorgis pri kursgvidado.


 La unua etapo de la kurso, kiu estis nur perkoresponda, okazis
 en oktobro kaj novembro 2009. Ghin gvidis s-ro GBEGLO Koffi.
 Entute 11 partoprenis, sed ne chiuj povis  la tutan programon
 sekvi. Dum iuj vere lernis, aliaj nur shatus ricevi la demandojn.
 Tamen notindas, ke, kiuj sin donis tute al la kurso, tiuj sekvis
 ghis la fino, kio malfermis la vojon al la dua etapo.

 La  dua etapo de la kurso komencighis la 23an de decembro.
 Estis la unua fazo, kiu zorgis preskau nur pri Historio,
 Gramatiko kaj teksta kompreno. Estis tiel por pretigi la
 gelernantojn al la diversaj ekzamenoj. La lecionojn donis
 s-roj DOUMEGNON Koffi, AGBOLO Didier, ATTAGLO Kokou Evienyeame
 kaj GBEGLO Koffi kiu kunordigis la tutan laboron. En la unua
 tago estis tri grupoj char ne chiuj havas la bonan nivelon por
 sekvi la trejnkurson. Kiuj kapablas elteni tion, tiuj konsistigas
 la unuan grupon. Membroj de la dua grupo estas la homoj, kies
 lingvonivelo povos ebligi la sekvadon de la trejnkurso sed kiuj
 bezonas iom da formigho. Tiam oni pensis, ke  ghis la fino de
 la unua fazo de la unua fazo tiuj chi homoj estos kapablaj sekvi
 la pedagogian parton de la trejnkurso. Jam je fino de la unua
 tago oni rimarkis, ke homoj de la dua grupo kapablas elteni la
 unuan grupon kaj tiel ili en la posta tago jam eklernis en la
 unua grupo. La tria grupo kun du homoj instruistoj de Instituto
 Zamenhof estis komencantoj. Pri ili zorgis GBEGLO Koffi, uzante
 la lernolibron Metodo 11. Tiu chi unua etapo okazis senprobleme
 kaj chiuj, instruistoj kaj ge-seminarianoj diligentis. Menciindas,
 ke estis du virinoj (unu el DRKongolando, kaj la alia el Togolando).

 La 26-an de decembro 2009 ekis la dua fazo. S-roj ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah
 kaj SAGBADJELOU Kokou bonvenigis la kursanojn en  klaschambro de
 la kongresejo en la urbo ANEHO. Estis la teoria parto de kursgvidado.
 La geseminarianoj sekvis la prezentadon de s-ro Mensah kaj poste la
 klarigojn de s-ro Kokou. Je la fino de la kurso ekzercoj praktikaj
 estis donitaj al ili.
 La postan tagon oni reiris al la kurso kaj tiam la trejnkursanoj
 prezentis sian respektivan laboron. Oni notis kiel ili komprenas
 la kursgvidadon kaj rimarkoj/klarigoj estis faritaj. Tiel okazis
 ankau en la tria sesio de la kursgvidado. La 28-an de decembro 2009
 finighis la  dua fazo de la unua etapo.

 La 29-an  de decembro chiuj reiris al siaj laboroj. Estis iom da
 shanghoj en la programo char jam okazis ekzamenoj dum la kongreso,
 ke necesis redukti la parton  gramatikan/historian por doni pli
 da atento al la kursgvidado. S-roj DOUMEGNON Koffi, ATTAGLO Kokou Evieyneame,
 AGBOLO Didier daurigetis siajn  respektivajn lecionojn, dum GBEGLO Koffi
 gvidadis la praktikan parton de la kurgvidado. Oni kunlernis pri la
 prezentado de la kursoj lau la Zagreba Metodo kaj Metodo 11.
 Ghenerale temis pri prezentado de rektmetoda kurso. Estis prezentita
 skemo por prepari kaj prezenti la lecionojn.  La kursanoj ricevis
 farendajn ekzercojn.

 La 30-an de decembro okazis la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI.
 La tuta tago estis dedichita al tiu laboro, ke la kursgvido
 rekomencighu en la posta tago.

 La 31an de decembro estis la daurigo de la kursgvidado. La kursanoj
 prezentis  siajn laborojn kaj chiuj donis siajn vidpunktojn. Estis
 tre vigla debato, kiam chiu tute libere esprimis sin. La festa nokto
 pauzigis kaj instruistojn kaj kursanojn, ke nur la 2-an de januaro
 ili reiris al siaj laboroj. Tiam estis al ili prezentita la ekzamena
 sistemo de EdukARE (antaue KIEA). Okazis ankau taksado de la tuta
 kurso. Dum la kursanoj donis siajn impresojn pri la kurso, la kursgvidantoj
 kontrolis
 ilian komprenon pri la tuta kurso por scii kiuj el ili kapablas
 gvidi kurson post la trejnkurso. El tio sekvas,
 ke  dek ok personoj kapblas gvidi  kurson, sekvinte  la seminarion.Tiel
 finighis la tria fazo. Tiam la homo el Benino reiris al sia lando dum
 togolandanoj el aliaj urboj reiris al siaj respektivaj lokoj. Plurestis
 en Instituto Zamenhof la Kongolandanino.


 Alexandrine profitis la restantajn tagojn por pli bone koni
 Instituton Zamenhof, Togolandon kaj ankau por plu lerni. Shi
 tiel pluinstruighis che laborantoj en Instituto Zamenhof pri la
 lingvo mem, pri informadiko kaj ankau pri gvidado de kursoj.
 Alexandrine povis tiel lerni pri Cseh-Metodo kaj ankau pri
 la organizado de la ekzameno A de EduKARE. La 13-an de januaro
 2010 finighis la lasta fazo de la dua etapo, kiu samtempe
 estis la fino de la tuta seminario.


 Jes, finfine okazis la seminario planita jam en 2007. Chu la
 celoj estas atingitaj ? Char dek ok homoj el 30 kapablas
 instrui, neniu dubigas, ke la seminario ne atingis sian celon.
 Tamen notindas, ke estas  tre granda bedauro, ke aliaj homoj
 bezonantaj tiun chi formighon ne povis partopreni nur pro
 la fakto, ke ili respektas la postulojn de kelkaj esperantistoj
 ke ili ne kunlaboru kun Afrika Centro Esperantista. Kiuj
 perdas tiel, tiuj estas ne la postulantoj sed la respektantoj
 de la postulantoj kaj la sekvoj pezas sur Afriko. Estas
 la momento, ke oni silentu, tiel ebligante al afrikaj
 esperantistoj rilati unuj kun la aliaj. Tiu divido semita en
 la afrika movado influas pli malbone la afrikan movadon ol
 la konduto de afrikanoj mem. Mankas multo en la movado afrika.
 La preparkurso ebligis scii, ke  multaj posedas la lingvon
 nur elemente. Kulpas en tio ankau la organizado de la movado
 en unuopaj landoj afrikaj. Kiom da landoj afrikaj havas
 klarajn planojn pri instruado de Esperanto ? Kiom da ili
 klopodas mem organizi propran seminarion  kaj okazigi
 ekzamenojn ? Tion afrikanoj prizorgu, anstatau malhelpi
 siajn samkontinentanojn, kiuj vere luktas por la antaueniro
 de la afrika movado. Esperantistoj tutmondaj helpu al
 afrikaj esperantistoj sed ili ne kondichigu sian helpon al
 obeigo troa de afrikanoj al ili. Nur tiel afrikaj esperantistoj
 povos senti sin tute liberaj libere rilati kun samkontinentanoj
 timante neniun sankcion de la helpantoj.


==============================
================
"Ne koleru, nek kolerigu la aliajn, sed ghoju kaj ghojigu la aliajn"
(Esperantujisma Slogano)
*********************************************
<> en kor' al ni sonas.
<
Se vi pacience eltenos>>
Zamenhof
*********************************************
La vero chiam verdiktas.
*********************************************
GBEGLO Koffi, B. P. 13169, Lome, TOGOLANDO
TEL:
- Hejme :(228) 227 21 17
- Oficejo (IZo): (228) 227 51 64
                (228) 271 47 12
                (228) 27115 57
-Posxtelefono :(228) 928 16 26
 E-posxto : esp.togo@cafe.tg

No hay comentarios:

 
lernu!