viernes, 15 de enero de 2010

Pola Radio: letero je 14 Januaro

Karaj Geaŭskultantoj,
En la semajno 11-15.01.2010 ĉe nia retpaĝaro: http://www.polskieradio.pl/eo
aldoniĝis/as ĉi-sube menciataj programoj. Ekde la apero ili estas elŝuteblaj
dum 14 sinsekvaj tagoj.

11.01.2010 – Krom tiutagaj novaĵbulteno kaj temoj el la pola gazetaro ni
rememorigas nian arkivan felietonon, per kiu ni invitas al diversaj
vizitindaj lokoj en Pollando. Ĉi-foje ni memorigas nian invitfelietonon al
la urbo Inowroclaw.

12.01.2010 – Nunsemajne ne aŭdiĝas nia tradicia trarigardo de la E-Gazetaro.
Ĉerpante el la sondokumenta arkivo ni memorigas interparolon kun ĉina
E-aganto kaj literaturisto Miĉino, kiu estas la E-nomo de s-ano Guozhu.

13.01.2010 - Restante en la rondo de la E-literaturo ni daŭrigas la
prezenton de unu el la plej famaj E-klasikaĵoj, kiu estas "La Faraono" de
Boleslaw Prus. La traduko de Kazimierz Bein daŭre imponas per klara kaj
eleganta lingvaĵo.

14.01.2010 – Lastsabate, te. la 09-an de januaro en la CO de UEA okazis
enorma evento, nome la lanĉo de la festlibro omaĝe al profesoro Humphrey
Tonkin lige kun lia 70-jariĝo. La eldonita de UEA "La arto labori kune"
kunvenigis 50 invititajn gastojn, inkluzive UEA-estraranojn kaj multajn
kontribuintojn de la festilibro. Tuj post la solenaĵo prof. Humphrey Tonkin
gastis antaŭ nia mikrofono.

15.01.2010 – Vendredo fiksiĝis en la lasta programa kadro kiel tago de la
leterkesta rendevuo. Same estas nunsemajne.

Kiel multfoje ni atentigas grandparte de la reagoj kaj opinioj de niaj
geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola Radio.
Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venis. Ni atendas laŭvicajn. Anticipan dankon!
Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl   kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

Anticipe dankante pro ili ni samtempe memorigas al ĉiuj interesiĝantoj,
dezirantaj subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA:  vars-t  kaj tutkore
dankas al ĉiuj, kiuj senavare reagis - kaj pludeziras reagi - per la
subtenaj donacoj. Ili estas tre grava kaj kuraĝiga helpo en la nuna situacio
de nia Redakcio. De ili dependas grandparte la enhavo de niaj E-elsendoj.
Lastatempe niaj dankaj vortoj direktiĝas al Alain Chalm en Francio.

Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/  Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml . Sufiĉas, se per
la dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

Ni memorigas konsilon por la komencantaj aŭskultantoj. Se vi ankoraŭ trovas
malfacilon aŭskulti normalan parolritmon uzu malrapidigilon, kiu ekzemple
troviĝas ĉe Windows Media Player. Unue alklaku la titolon: >nun audigataj<,
sekve faru la samon kun la aperanta vorto – >plibonigoj<. La tria paŝo estas
alklaki la informon >konfiguracio de reproduktorapideco<. Nun vi povas
laŭplaĉe malrapidigi aŭ rapidigi la sonon de niaj programoj.

Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola Radio,
Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!