viernes, 8 de enero de 2010

Pola Radio: letero je 7 Januaro

Karaj Geaŭskultantoj,

      Ĉe la sojlo de la Nova Jaro la E-Redakcio de Pola Radio direktas al
ĉiuj siaj geamikoj la dezirojn de ĉiukampe Sukcesa, Feliĉa kaj Prospera
2010-a !!!

      Ĉe nia kutima adreso: http://www.polskieradio.pl/eo atendas vin la
plej novaj, daŭre elŝuteblaj E-elsendoj de Pola Radio kun interesa enhavo
kaj aktualaj referencoj.

04.01.2010 – Komence de la jaro ni decidis pli ofte prezenti en niaj
elsendoj kantojn en E-vesto. Daŭras la festa periodo, do aŭdiĝas ankoraŭ
kristnaskaj kantoj. Krome la lunda programo – apud aktualaĵoj kaj temoj el
la pola gazetaro – prezentas la silueton de la enamiĝinta en Pollando
japanino, Miwa Akiko. Ŝia vilao en Gorce-montaro logas multajn vizitantojn.
Sed Miwa Akiko vigle aktivas ne sole akceptante gastojn, sed agante por sia
nova patroloko.

05.01.2010 – Krom kutima novaĵsegmento ankaŭ marde aŭdiĝas kristnaska kanto
en E-versio. Multas E-gazetoj, kiujn ni traktas en la unua semajno de la
jaro aŭ sole konfirmas ilian ricevon. "Norvega Esperantisto" – numeroj 6, 5;
la 65-a numero de "Esperanto en Azio", la 70-a numero de "Gazeto ESPERANTO";
la 10-a numero de "La Revuo Orienta"; la 136-a numero de "TEJO Tutmonde"; La
3-a numero de "Puraj Pulmoj"; la 3-a kaj 4-a numeroj de "La Kontakto"; la
4-a numero de "Esperanto en marche"; la decembra numero de "Esperanto
aktuala".

06.01.2010 - Ĉirkau la hodiaŭa festo de Epifanio kreiĝis multaj interesaj
kutimoj. Pri ili ni parolos komence. Plenumante peton de multaj aŭskultantoj
ni daŭrigas sekvi la intrigon de la klasika jam en la Esperanto-komunumo
klasikaĵo "La Faraono" de Boleslaw Prus. La traduko de Kazimierz Bein daŭre
imponas per klara kaj eleganta lingvaĵo.

07.01.2010 – Kiel jam scias niaj geaŭskultantoj la programo de la lasta
Malferma Tago en Rotterdamo estis tre riĉa. I.a. la venintaj gastoj povis
konatiĝi kun la nova estraro de ILEI. En la programo aŭdiĝas la alparolo
de ĝia prezidanto Stefan McGill pri la agadplanoj de la instruista Ligo.

08.01.2010 – La vendreda programo denove estas la kutima okazo por la
leterkesta rendevuo. Multas reciprokaj bondeziroj, sed ne mankas vortoj pri
la signifo de niaj E-programoj por dise tra la mondo dissemitaj radioamikoj.
Estas agrable citi el la tradiciaj, ts. paperaj salutoj, opiniesprimoj.
Kelkfoje ne tuj venas adekvata ideo por taŭga termino por novaj fenomenoj.
Simono Pejno el Germanujo proponas uzi la kunmetitan vorton >plurkomunikila<
por publikaj prezentoj helpe de variaj elektronikaj komunikrimedoj.

      Kiel multfoje ni atentigas grandparte de la reagoj kaj opinioj de niaj
geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj de Pola Radio.
Ni dankas pro tiuj, kiuj jam venis. Ni atendas laŭvicajn. Anticipan dankon!
Niaj adresoj samas: esperanto @ polskieradio.pl   kaj/aŭ
barbarinella @ gmail.com.

      Anticipe dankante pro ili ni samtempe memorigas al ĉiuj
interesiĝantoj, dezirantaj subteni nian laboron pri nia konto ĉe UEA:
vars-t   kaj tutkore dankas al ĉiuj, kiuj senavare reagis - kaj pludeziras
reagi - per la subtenaj donacoj. Ili estas tre grava kaj kuraĝiga helpo en
la nuna situacio de nia Redakcio. De ili dependas grandparte la enhavo de
niaj E-elsendoj.

      Niajn E-elsendojn eblas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/ Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la
paĝon: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml. Sufiĉas, se per la
dekstra musobutono vi alklakos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en
elektita dosiero de la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin.
Per tiu ĉi paĝo eblas ankaŭ rekte aŭskulti la varsoviajn E-elsendojn.

      Ni memorigas konsilon por la komencantaj aŭskultantoj. Se vi ankoraŭ
trovas malfacilon aŭskulti normalan parolritmon uzu malrapidigilon, kiu
ekzemple troviĝas ĉe Windows Media Player. Unue alklaku la titolon: >nun
audigataj<, sekve faru la samon kun la aperanta vorto – >plibonigoj<. La
tria paŝo estas alklaki la informon >konfiguracio de reproduktorapideco<.
Nun vi povas laŭplaĉe malrapidigi aŭ rapidigi la sonon de niaj programoj.

      Nia adreso por paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-redakcio de Pola
Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

      Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

                          Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!