"La Ondo de Esperanto" informis:
Guozhu. Poemoj. Volumo de ĉineskoj: [Elektronika libro]. — Ĉinio:
[La aŭtoro], 2010. — 133 p., il.
En la reto aperis nova eLibro Poemoj de Guozhu — Volumo de ĉineskoj.
En la volumo estas kolektitaj 180 ĉineskoj — t.e. mallongaj poemetoj
ĉinstilaj — en 84 skemoj. Kiujn vers/rim-skemojn konas ordinara poeto aŭ
poezi-ŝatanto? Eĉ la plej erudicia apenaŭ nomos pli ol dekon. Soneto,
trioleto, rondelo, balado, limeriko, robajo, hajko, tankao… ĉu io plu? Kaj
nun imagu, ke en ĉina poezio ekzistas minimume 84 (onidire, kelkcent)
diversaj skemoj! Por leganto tio estas malkovro de tute nova nekonata mondo.
Do la poemkolekto rekomendindas jam pro tio.
La libro, laŭ formato pdf, elŝuteblas senpage el:
http://www.elerno.cn/elibro/gzcxineske.pdf
Dario
Suscribirse a:
Enviar comentarios (Atom)
No hay comentarios:
Publicar un comentario