domingo, 7 de diciembre de 2008

Afrika rifugxinto - esperantisto

Estimataj,
mi volus prezenti aferon de unu afrika rifugxinto kaj esperantisto kaj sercxi pluan eblan
subtenon en lia urgxa kazo.
Li estas de burunda deveno, naskigxinta jam en ekzilo en Kongo Kinsxasa, poste vivanta en
rifugxejo en Tanzanio, nun en rifugxejo en norda Mozambiko. En Burundo li estas minacata
pro disputoj rilate al landaj posedajxoj de lia familio. Ekde la nova jaro li perdos sian nunan
statuson de rifugxinto en Mozambiko, li devos pagi vizajn kostojn kaj ecx ne havos financojn
por vivtenadi sin.
Tial ni traktas pri lia ebla translogxigxo.

Ni estas en kontakto kun li pere de Esperanto, kiun li bone scias. Li estas membro de MAS
- Monda Asembleo Socia (http://mas-eo.org). En tiu organizo ni strebas fari ion por solvi la
aferon, sed la rimedoj estas limigitaj. Iuj sendas al li etajn monsumojn de tempo al tempo.
Nun necesas pli kompleksa solvo. Gxis la jar-fino jam restas malmulte da tempo.

Se vi iuj povas iamaniere kontribui por trovi solvon, bonvolu sciigi.
Cxiuj ajn ideoj, proponoj, kontaktoj kaj rimedoj por cxi tiu kazo alte bonvenas.

Dankon antauxe.
A.L.

No hay comentarios:

 
lernu!