lunes, 8 de diciembre de 2008

En la gazeto A7 en Mérida aperas multaj artikoloj pri Esperanto

Saluton,

Franz J Fortuny Loret de Mola, Esperantisto el Mérida (Jukatanio / Meksiko)
sukcesis aperigi serion da artikoloj pri Esperanto en la gazeto A7. En la
lasta, ĵus aperinta numero 26, Franz raportas pri la vizito de Christiane
Altrogge el Germanio kaj Daniela Deneva el Bulgario (En la Esperanto-movado
bone konata speciale pro la ege interesa popularscienca geologia verko:
Tertremoj - Ĉu enigmo? kaj aliaj fakaj verkoj; haveblaj ĉe la libroservo de
UEA) al Mérida kaj al la majaa zono.

Pliajn informojn kaj la artikolojn (elshuteblaj) vi trovas che la retpagho
de Meksika Esperanto-Federacio:
http://www.esperanto-mexico.org/eo/taxonomy/term/2

Amike, Martin

--
Atenton! Bv. neniam respondi al la adreso de la sendinto. Ne temas pri
respondadreso. Se vi volas skribi al mi, bv. uzi la konatajn adresojn kaj
elektu depende de via kauzo mian privatan adreson (Esperan...@gmail.com) au
la adreson de Germana Esperanto-Asocio (d...@esperanto.de).

Achtung! Bei dieser Adresse handelt es sich nicht um eine Antwortadresse.
Wenn Sie mir persönlich schreiben wollen, wählen Sie bitte in Abhängigkeit
vom Grund Ihres Schreibens meine private Adresse (Esperan...@gmail.com) oder
die Adresse des Deutschen Esperanto-Bundes (d...@esperanto.de).

No hay comentarios:

 
lernu!