jueves, 8 de enero de 2009

La Karavelo: 1828] Atenton! Helpu per vochdono la lernejan instruadon de Esperanto en Usono!

La Karavelo: 1828] Atenton! Helpu per vochdono la lernejan instruadon de Esperanto en Usono!
Karaj Geamikoj!

Danke al senprecedenca kaj entuziasma kunlaboro de tutmonda komunumo de la por-esperantaj agantoj, en la lasta tago de la 2008a jaro, kadre de la voĉdonado en la retejo http://www.change.org/ideas/ la propono de Oleg Izyumenko pri la bazlerneja instruado de Esperanto en Usono, kiel unue lernenda fremda lingvo kaj kapabloevoluiga lernobjekto, en la kategorio "Klerigo" (angle 'Education') atingis la duan lokon kun 2172 voĉoj! Tiel la propono rajtas partopreni en la dua fazo de la voĉdono, inter la 5a kaj 15a de januaro 2009.

La unuajn 10 proponojn, kiuj ricevos plej multe da voĉoj, la organizaĵo Change.org transdonos al Barack Obama, post la enoficiga ceremonio – kaj poste kune kun siaj partneroj aranĝos tutlandan kampanjon por subteni la venkintajn ideojn. Imagu nur, ke unu el tiuj ideoj, subtenota per mono kaj organizaj rimedoj en la tuta lando, povas esti instruado de Esperanto al lernejaj infanoj!

Kaj eĉ se tiu ĉi ideo ne trafos inter la unuaj 10 plej popularaj, la voĉdono povas esti enorme granda ebleco reklami la internacian pontolingvon en Usono.

Tial ni petas vian helpon hodiaŭ. Bonvolu voĉdoni kaj inviti al voĉdono ankaŭ viajn familianojn, kolegojn kaj amikojn.

1. Kiel voĉdonu tiuj, kiuj jam registriĝis ĉe Change.org kaj sukcese voĉdonis en decembro?
Se oni jam voĉdonis en la unua etapo (ĝis la 31a de decembro 2008), oni denove devas voĉdoni en la dua etapo (inter la 5a kaj la 15a de januaro 2009), ĉar ĉiuj antaŭaj voĉdonoj el la unua etapo estis nuligitaj. Nun oni uzu sian jam ekzistantan konton ĉe change.org, kiun oni kreis por voĉdoni en la unua etapo. Oni povas eniri la paĝaron per klaki al http://www.change.org/ideas/ kaj poste sur 'Sign In' en supra dekstra angulo de ĉiu paĝo. Tiam oni entajpu sian uzantonomon kaj pasvorton ĉe change.org kaj post eniro oni povas voĉdoni per vizito al

http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

kaj klako sur blua butono. Se oni volas eliri el sia konto por lasi komputilon al iu alia (familiano, kolego, samklasano ktp.) por voĉdoni, oni klaku sur 'Sign Out' en supra dekstra angulo.

En la menciita retejo

http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

do oni povas voĉdoni per UNU KLAKO sur blua butono kun nombro de jam voĉdonintoj. La voĉdono NE registriĝas se oni nur lasas komenton, sen klaki sur la butono. Se post klako la butono ŝanĝis sian koloron al bruna, la voĉo estis registrita. Se oni klakas sur la butono plian fojon, oni forprenas (nuligas) sian antaŭan voĉon. Atentu ne fari tion, sed lasu la butonon esti bruna!

!!! Estas grave !!! Bonvolu NE lasi ajnajn komentojn en lingvoj aliaj ol la angla! Se oni ne volas prezenti Esperanton kiel sekton de fanatikuloj, oni nepre ne faru tion! Ĉio nekomprenata kaj nekonata kaŭzas suspekton kaj negativan sintenon, bv. ne provoki tion per komentoj kiel "Mi subtenas Esperanton" aŭ "Esperanto Great Idea!" aŭ "Long Live Esperanto!". Se oni ne kapablas skribi komenton en malfuŝa angla, oni entute ne skribu - tio estos pli bone por la kazo. Se oni volas skribi ion en la angla, bv. zorgi ke la komento estu modesta, bone argumentita, neagresema, inteligenta, afabla... Se nepre Vi volas aperigi esperantlingvan tekston, skribu la belan, fidelan tradukon de Via angla alparolo sub titolo: "En Esperanto:"

Rigardu kaj auskultu la mallongan, anglalingvan filmeton de Claude Piron.

2. Kiel voĉdonu tiuj, kiuj nun voĉdonas la unuan fojon?
Se oni neniam antaŭe voĉdonis ĉe change.org kaj NE havas uzanto-konton tie, oni registriĝu tiel ĉi:
Iru al http://www.change.org/ideas/

En supra dekstra angulo de la paĝo estos ligilo kun la vorto "Join" ("aligxi") en blankaj literoj.

Klaku sur ĝin , kaj
provizu viajn personajn informojn:
First Name = Persona Nomo
Last Name = Familia Nomo
Email Address = retpoŝtadreso
Password = pasvorto
Birthday = naskiĝ-dato

Fine, klaku sur la bluan kvadraton "Sign up".

Post kelkaj minutoj, malfermu vian retpoŝt-keston, trovu konfirm-mesaĝon (de Change.org) kun blua linio/retejo por klaki/konfirmi :
Klaku tie, kaj revenu al tiu ĉi mesaĝo kun instrukcioj (ĈI TIEN !) kaj klaku la suban adreson:

http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools

Supre, maldekstre, aperos blua kvadrato kun Nombro kaj la vorto "Vote" (Voĉdonu).

KLAKU SUR ĜIN POR VOĈDONI/BALOTI.

Ĝi fariĝos bruna, kaj montros la numeron de via voĉdono. En ĝi legeblos "voted" (= vi voĉdonis)

(Se vi klakos denove, vi NULIGOS vian voĉdonon!)


Bonvolu TRADUKI tiun ĉi alvokon kun instrukcioj en vian lingvon kaj
PUBLIKIGI ĝin en listoj kaj grupoj, en blogoj, retpaĝoj, sendu al kolegoj kaj parencoj ktp.


Kun amikaj salutoj
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas

No hay comentarios:

 
lernu!