[La Karavelo: 1878] Fw: Tago de Esperanto en urbo Debrecen
Karaj geamikoj!
Imagu: la 5-an de februaro estos granda evento en fama universitata hungara urbo, en Debrecen: Tago de Esperanto. Oni povas dumtage prezenti Esperantan movadon en Hungario kaj en la mondo, kaj la lingvon mem, kaj gxian instruadon....
Dum la tuta tago oni sxatus prezenti per Skype-programo, ke Esperanto vivas en la mondo en cxiu lando. Cxu vi sxatus partopreni en la programo? Se jes, bv. skribi al mi: je kioma horo vi povas sidi apud komputilo kaj gxis kiam vi havos tempon por babiladi kun interesigxantoj. Eble, vi povas proponi aliajn, kiuj sxatus partopreni en la programo! DAnkon! Bonan nokton! Gxis!
Amike, Julika,
Hungario, Tiszafüred
Comentarios