jueves, 9 de abril de 2009

[La Karavelo: 2268] Rakontoj por chiuj aghoj, de Luiza Carol.

Karaj amikoj:

Baldaŭ aperos la unua libro editata de La Karavelo:
"Rakontoj por ĉiuj aĝoj", de Luiza Carol, ĉirkaŭ 116 paĝoj, A5-formata.

Ĝi estos blankenigra, kun 26 rakontoj, ilustritaj per 26 bildetoj. La
kovrilo estos kolora.
La prezo ankoraŭ ne estas finfiksita, sed ĝi estos inter 15€ kaj 17€.

Se vi intencas akiri ĝin, bonvole skribu private al mi menciante tion,
por ke oni povu ekhavi antaŭideon pri la eldonkvanto,
el kio dependas la buĝeto kaj la fina prezo de la libro.

Tiuj 26 rakontoj estas verkitaj en simpla kaj flua esperanto,
kaj la libro konstituas bonan legaĵon por homo ĵus fininta esperanto-kurson.
La rakontoj organiziĝas en tri partoj:

*Ĉapitro unu: (ne nur) por infanoj*

*Ĉapitro du: (ne nur) por adoleskantoj*

*Ĉapitro tri: (ne nur) por plenkreskuloj*

La rakontoj estas tre diversaj, sed ili havas kelkajn komunajn trajtojn:
bongusta humanismo, luma perspektivo pri la vivo kaj la homrilatoj,
amo al la naturo, respekto al ĉiuj,...

Bonvole plu irigu ĉi tiun mesaĝon en aliajn forumojn.

Amike,

Ĝoano

--
-----------------------------------------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------

No hay comentarios:

 
lernu!