martes, 21 de abril de 2009

[La Karavelo: 2301] Ni helpu la iniciaton de Renata Ventura!

Karaj Geamikoj!

Laŭ nia opinio la suba iniciato de Renata Ventura, kadre de la usona
organizaĵo Change.org, havas movadhistorian signifon.

Oni povas informiĝi pri la iniciato ĉi tie:

http://www.education.change.org/actions/view/study_esperanto_10_minutes_a_da
y_and_become_a_world_citizen

(Lernu Esperanton ĉiutage dum 10 minutoj kaj fariĝu monda civitano!)

Se vi alklakos la retadreson, vi trovos la sekvan, anglalingvan
promesproponon, kiun ni tradukis Esperanten:

******************************
*********************************************

"Esperanto estas neŭtrala, internacia lingvo, kiun oni kreis por esti ponto
inter diversaj kulturoj kaj popoloj. Krom la fakto, ke ĝi estas politike kaj
kulture neŭtrala, ĝi estas la plej facile lernebla lingvo sur Tero. Por
lerni la anglan lingvon oni bezonas 10 JAROJN, - Esperanto estas
alproprigebla ene de 4 MONATOJ.
Milionoj da homoj parolas ĝin, en ĉiu angulo de la terglobo. Miloj da libroj
estas verkitaj en tiu ĉi lingvo, vi trovos centojn da kantoj, gazetoj kaj
revuoj, ĝi estas la plej rapida vojo por kontaktiĝi kun la mondo.
Lernu Esperanton ĉiutage dum 10 minutoj. Post 4 monatoj vi akiros sperton
sufiĉan por konversacii kun ĉiuj, kiuj bone parolas Esperanton. Ene de 4
monatoj Vi povas fariĝi monda civitano.
Rigardu la filmeton de spertulo pri lingvoj.(*) Eĉ se vi ne aliĝos al tiu ĉi
promespropono, la filmo estas rigardinda.

http://www.youtube.com/watch?v=_YHALnLV9XU

Vi povos sendi al mi persone (aŭ al la suba komentejo) ĉiujn demandojn
koncerne la lingvon. Vi povas lerni ankaŭ helpe de la Interreto, sen
instruisto.
Sperto igas min skribi la sekvan atentigon: - antaŭ ol vi atakus, serĉu per
Google. Estas pli bone ataki, se oni estas informita. Ĝoje mi respondos.

Ĉi tiu promespropono estas sen templimo, kaj mi atendas kiel eble plej
multajn subskribontojn."

Renata Ventura, Houston, USA
***************************************************************************

Ni proponas aliĝi al la iniciato per klako al la surskribo "Sign this
pledge".

La iniciato perfekte konformiĝas al la INTERRETA EPOKO!

Se Vi jam estas membro de la organizaĵo Change.org , alklaku nur la vortojn
"Click here" en la frazo If you already have a Change account, click here.

Se Vi ankoraŭ ne aliĝis al tiuj(**), kiuj tra tiu ĉi organizaĵo subtenas la
Universalan Esperanto-Asocion, vi devas plenigi malgrandan enketilon:

First name = unua nomo, baptonomo, persona nomo
Last name = familia nomo
Your Email = via retadreso
La blanka ortangulo (rektangula paralelogramo) estas loko por
rimarkoj(laŭeble anglaj/esperantaj).

Ju pli multaj homoj aliĝos, des pli multajn homojn ni povos atentigi pri la
ekzisto de Esperanto. La altirforto de la promespropono estos multe pli
granda, kiam ĝi havos jam plurmil subskribontojn.

Ni petas vin traduki en vian nacian lingvon, kaj plusendi tiun ĉi mesaĝon
ankaŭ al viaj ne-esperantistaj geamikoj.

Plej amike kaj dankeme

Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas

Membroj de la 40-jara Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo kaj de la
Internacia Laborgrupo por Antaŭenigi la Lernejan Instruadon de Esperanto

______________
(*) Claude Piron, pasintjare forpasinta, eminenta, por-esperanta aganto,
psikologo, plurlingva interpretisto.

(**) pli ol 3700 subtenantoj el 38 landoj, vidu ankaŭ la retejon
http://www.change.org/ideas/view/introduce_esperanto_as_a_foreign_language_s
ubject_in_schools


winmail.dat
0 K Descargar

No hay comentarios:

 
lernu!