jueves, 30 de abril de 2009

Plano persvadi gejunulojn lerni Esperanton

Kara Gwenda kaj aliaj,

Mi tutkore samopinias. Skoltado estas bonega maniero por disvastigi la
internacian lingvon inter la nova generacianoj. Mi nuntempe laboras tiucele en
Usono per projekto "Mondaj Geskoltoj". Mi estas skoltinestrino kaj kelkaj
kolegoj interesig'as pri mia projekto.

Nia retpag'o enhavas multe da materialoj kaj mi daure aldonas pli.
_www.WorldScouts.org_ (http://www.WorldScouts.org)

Skoltine via,
Mar =)

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
From: Gwenda Sutton <_gwend...@ihug.gwend_ (mailto:gwend...@ihug.co.nz) >

Mi sendis la suban mesaĝon al _skolta-esperanto-skolta-esperantoskol_
(mailto:skolta-esperanto-l...@yahoogroups.com)

"Mi petis ke la SEL reprezentantoj promociu la lernadon de Esperanto al
geskoltoj. Estus pli facila persvadi gesklotojn studi Esperanton se ili povus
lerni ĝin kiel studtemo por la tri niveloj de la Internacia Premio konata
pri diversaj nomoj en multaj landoj: en Portugalo, Premio Infanta Henrique,
en Britio, Duke of Edinburgh Award, en Skandinaviaj landoj, Avartti Award.

La programoj havas oficejojn en pli ol 120 landoj kaj oni povas eltrovi
detalojn de The Duke of Edinburgh's Award International Assocition.
_s...@intaward.sec_ (mailto:s...@intaward.org) kaj www.intaward. kaj
www.intaward.org Estas eblecoj provi la Premion eĉ se ne estas oficejo de
"Intaward" en via lando. La ebleco studi Esperanton jam ekzi
en aliaj landoj aŭ la SEL reprezentato aŭ la Esperanto Landa Asocio devas
proponi al sia landa oficejo ke Esperanto estu studtemo je la tri niveloj
de la Premio.

Por progresigi la aferon mi povas provizi la preskribon akceptitan de la
Youmg New Zealander's Challenge/ of the Duke of Edinburgh Award de
Nov-Zelando kaj Esperantan tradukon."

Mi bonvenigus vian helpon pri ret-adreso de grupo de landaj-asocioj kies
adreson mi ne plu havas.
Mi ankaŭ bonvenigas aliajn proponojn.

Gwenda Sutton
_gwend...@ihug.gwend_ (mailto:gwend...@ihug.co.nz)
SEL rep. en Nov-Zealando

Gwenda Sutton
12C Herbert Gardens
186 The Terrace
Wellington
New Zealand 6011

No hay comentarios:

 
lernu!