domingo, 3 de mayo de 2009

Divenoj kaj vortoludoj

_http://mx.groups.yahoo.com/group/Amik_ema/_
(http://mx.groups.yahoo.com/group/Amik_ema/)
Che la Jahua Grupo Amikema mi trovis:

Langotordilo: La cxefepiskopo de Konstantinoplo deziras
malkonstantinoplocxefepiskopigxi, la
malkonstantinoplocxefepiskopigisto kiu malkonstantinoplocxefepiskopigos
lin,
bona malkonstantinoplocxefepiskopigisto estos.

Raymond Schwartz, en La Gxoja Podio iom kauxstike por la feminisma mondo,
rimarkis ke en Esperanto la nomon de cxiuj venenoj estas inaj: ekz.
strikinino, kokaino, morfino, ktp.

Tiukaze li ne multe felicxas cxar abundas aliaj pli pozitivaj vortoj kiel:
origino, rafino, destino, kombino, fascino, kaj, kial ne, halucino kaj
kulmino.

Ekzistas aliaj malpozitivaj, tamen parencaj al la virina mondo: libertino,
aventurino, ruino, gilotino, rutino, abstino, obstino.

Lia humura verko estas plenplena je tiuj vortludoj (kalemburoj) pro abundo
de homonimaj paroj en Esperanto devenantaj de nudradikaj vortoj kune kun
la respektiva paro kunmetita, cxefe kun sufiksoj kaj pseuxdosufiksoj.
Jen kelkaj kalemburoj:
Di-amanto ne estas diamanto
Lum-tur-ist-o ne estas lum-turist-o
Investo ne estas ina vesto,
Muskato ne estas genetika eksperimento
Er-aro ne estas aro de ero.
Pap-ero ne estas ero de Papo.
Fel-iso ne estas iso de Felo.
Val-oro ne estas oro de valo.
Mel-ono ne estas ono de melo.
Grafo-logo ne estas logo de grafo.
Embrio-logo ne estas logo de embrio.
Cxu hor-logxo estus logxo de horo?
Arb-aro ne estas baro de aro.
Ro-mano ne estas la mano de litero "R".
Per-sono ne estas sono de ilo.
Am-aro ne estas aro de amo.
Pi-ro estas ne estas "R" de 3,1415.
Masxino ne estas ina masxo
Maniero ne estas ero de manio
Aspirino ne estas ina aspiro
Memoro ne estas propra oro
Betulo ne estas ulo de beto
Kolego ne estas longa kolo
Banano ne estas ano de bano
Vegetarano ne estas ano de vegetaro
Vegetaro ne estas aro de vegeto
Vegeto ne estas eta vego
Vego ne estas granda vo.

Vortludaj anekdotoj:
Du viroj konversacias
__Mi intencas edzigxi, vi, kiu estas delonge edzigxinta, kion rekomendas?
__ Mi malrekomendas_ _ respondas la aldemandato.
__Kial? __redemandas la unua.
__Cxar geedza kunvivado estas afero per kiu la viro iom post iom transigas
de cxarm-ulo al...cxar-mulo!

Du homoj interparolas:
__Kial la infanoj ligigxas ordinare pli strecxe al siaj patrinoj ol al
siaj patroj?
__Cxar ordinare la infanoj restas enhejme kun siaj patrinoj pli longe ol
kun siaj patroj, cxu estas tio?
__Ne! Kaj moderntempe ankaux la patrinoj ofte laboras eksterhejme, tio ne
pravigas la fakton..
__Kial, do?
__Cxar ekde naskigxo gxis adolesko ili estas "in-fanoj".

__Kiu estas la besto kiu neniam estas sola?
__Mi ne scias, kiu?
__La gxirafo.
__Cxu la gxirafo? Kial?
__Cxar cxiam gxi havas kolegon...

En la LERNILOTEKO de _www.edukado.net_ (http://www.edukado.net) vi povas
trovi bele ilustritan dokumenton kun pluraj bonaj langorompiloj.
La materialo estas preta por uzo ankaux en klasoj kaj grupoj..
Jen la rekta ligilo: _http://www.edukado.net/lerniloteko/10438_
(http://www.edukado.net/lerniloteko/10438)
Espereble jam por vidi gxin valoras membrigxi, cxar sen tio la dokumento
ne estas malfermebla

Mar =)

In a message dated 5/2/2009 12:44:30 A.M. Pacific Daylight Time,

esperanto-en-kolom...@yahoogrupos.com.mx writes:

Cxu vi konas divenojn kaj esperantajn vortoludoj?

No hay comentarios:

 
lernu!