lunes, 4 de mayo de 2009

[La Karavelo: 2353] Esperanto em 30 lições - peto de kunlaboro per tekstoj

Saluton, karaj amikoj!

Baldaŭ aperos la verko "Esperanto em 30 lições", por portugallingvanoj,
verkata kaj editota de mi.
Ĝi celas kaj la lernadon en klasĉambro kaj la memlernado.
Ĝi enhavas 5 ĉefajn partojn:

Manual com 20 lições
Guia Gramatical
Vocabulário Esperanto-Português
Vocabulário Português-Esperanto
Anexos

Ĉio estas jam verkita escepte de la unua parto.
Tiu parto enhavas du subpartojn:
1. la unuaj 10 lecionoj, verkataj de mi kaj tre baldaŭ tute pretaj;
2. la dua subparto kun 10 lecionoj, de la 11-a ĝis la 20-a.

Tiuj lecionoj, de la 11-a ĝis la 20-a, surbaziĝos sur tekstoj de
diversaj aŭtoroj.
Tiuj tekstoj devos esti facilaj sed en flua esperanto, kaj la temoj
devas esti diversaj,
sed interesaj. Ĉiu teksto okupu pli malpli du A5-paĝojn.
Se plaĉus al vi kunlabori en tiu libro per tia teksto,
ĝin sendu al mi, nepre private. Vi gajnos unu ekzempleron de la libro.
Lertuloj pri komiksoj povas sendi tiajn verkojn, samgrandajn.
La tekstoj aperos iom ŝanĝitaj, laŭ la celoj de la leciono,
kie ĝi aperos. Tiuj tekstoj ne povos aperi en iu ajn alia publikaĵo.

La A5-libro jam estas 241-paĝa, kaj eble atingos la 300 paĝojn.
Fakte mi jam instruas per ĝi en fotokopiada sistemo.

Amike,

Ĝoano

--
------------------------------
-----------------------------------
D-ro João José Santos

Redaktisto de La Karavelo

(+351) 960 13 15 15
(+351) 268 919 000

joaojosesantos@gmail.com
lakaravelo@gmail.com

http://groups.google.com/group/lakaravelo
www.esperantopt.com
-----------------------------------------------------------------









Leo De Cooman

para lakaravel





Kara Ĝonao,


Se plaĉus al vi kunlabori en tiu libro per tia teksto,
ĝin sendu al mi, nepre private. Vi gajnos unu ekzempleron de la libro.


Se vi trovus iun parton el "La evoluo - nia juneco" taŭga por via lernolibro, senhezite uzu ĝin!

Mi deziras al vi grandan sukceson pri via lernolibro kaj via kurso. Ne la nombro da aliĝintoj estu la mezurilo, sed la kvalito.

Amike salutas

Leo





noname
0 K Descargar

No hay comentarios:

 
lernu!