sábado, 16 de mayo de 2009

Letero de Pola Radio 15 Majo

Karaj Radioamikoj,

1) Vendrede, la 15-an de majo 2009 nia E-elsendo enhavas veran surprizon por
niaj novaj, sed ja aparte malnovaj aŭskultantoj, kiuj memoras kaj ŝate kore
kovas la varman voĉon de unu el niaj unuaj parolistinoj, unuavice
parolistino de la landa programo de PR, sed post la lanĉo de la E-elsendoj,
ankaŭ de nia redakcio. Kun Barbara Sokalówna ni interparolas ne pri ŝia
profesio, sed la verkado en la pola lingvo kaj en Esperanto. Dum la 63-a UK
ŝi estis proklamita Nova Talento kaj nia programo enhavas ankaŭ fragmente
ŝian rakonton "Doktorino Emilja".

2) Sabate la 16-an de majo interparole ni celos Hispanion. Aŭskultu nepre! .
Komence de la programo ni proponas reviziti kun Gabi Kosiarska interesan
itinieron de aglaj nestoj en la suda Pollando.

3) Dimanĉe ni flegas kontaktojn kun niaj geaŭskultantoj. En nia leterkesta
rendevuo ni daŭre citas salutajn kaj gratulajn salutojn, mesaĝojn kaj
pripensojn lige kun la 50-jariĝo de la E-Redakcio de Pola Radio. Kompreneble
ni rilatigas nin al la aktualaj raportoj kaj opiniesprimoj, kvankam ilia
fluo iom maltorentiĝis. Sed ni daŭre laboras kaj atendas !

Estas afero evidenta, ke nia laboro estus vana, se ni ne povus kalkuli je
rimarkoj kaj opinioj de niaj geaŭskultantoj kaj radioamikoj. Tio senĉese
estas tre grava afero en nia ĉiutaga laboro, precipe nun en la portempa
periodo, kiam ni produktas niajn ĉiutagajn programojn en tre limigita
personala konsisto de la redakcio.
Koran dankon al ĉiuj, kiuj sendis, sendas siajn reagojn. Anticipan dankon
pro viaj opinioj pri tio, kion nun vi trovas en nia programo.
Niaj adresoj: esperanto @ polskieradio.pl kaj/aŭ barbarinella @ gmail.com.

Dankante pro korespondaj reagoj ni samtempe informas ĉiujn interesiĝantojn,
dezirantajn subvencii nian laboron pri nia konto ĉe UEA: vars-t. Anticipan
dankon!

La ĉiutagajn E-elsendojn vi povas aŭskulti rekte pere de nia paĝaro:
http://www.polskieradio.pl/eo/
Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon:
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml
Sufiĉas, se per la dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj
savos ĝin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene
reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn
E-elsendojn.

Se vi deziras referenci al malnovaj elsendoj, skribu al ni. Ni disponigos
koncernajn ligoadresojn. Nia tradicia adreso: E-redakcio de Pola Radio, Al.
Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan dankon!!

Aliĝu al la familio de amikoj de la Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore,

Esperanto Redakcio de Pola Radio

No hay comentarios:

 
lernu!