viernes, 29 de mayo de 2009

Vortaro eo_en.html jam funkcias je IE

Saluton,

Mia esperanto<->english vortaro
http://www.pjb.com.au/esperanto/eo_en.html
jam (fine :-)) funkcias je Internet-Explorer.

Ĝi min ŝajnas pli ergonomia ke la plejmultaj vortaroj,
precipe por plidaŭraj traduktaskoj, ĉar la pasintaj respondoj
restas je la ekrano, pretaj por emfazi kaj elpoŝigi ien.

Ĝi ne havas apartan tekstenigilon; kun la muso ie ajn en la krozilo,
taipu tuj vorton (esperante (x-notacie) aŭ angle) kaj la Enen-klavo.

Krome, la paĝo ne bezonas retatingon; do se vi dezirus,
simple konservu kopion je loko disko, kaj ĝin uzi senkonekte.

Peter

--
Peter Billam www.pjb.com.au www.pjb.com.au/comp/contact.html

No hay comentarios:

 
lernu!