lunes, 1 de junio de 2009

[esperanto-en-andaluzio:215] Por ŝak-iudantoj

Mesaĝo ĉefe adresata al amantoj de la nobla arto de la ŝak-ludo:
Nia kara samlingvano Antonio López Rodríguez atentigis min pri demando farita far sia amiko Javier Asturiano pere de sia blogo rilata al ŝak-ludo "Escacultura" : http://javiastu.blogspot.com/
En tiu blogo bonvolu rimarki ke Javier Asturiano aperigas la 28an Majo informeton pri Esperanto, kun foto de Zamenhof, kaj petas jenon:
"Se buscan libros o revistas de ajedrez en Esperanto, lengua creada por el Dr. L. L. Zamenhof (1859-1917) a finales del siglo XIX. Especialmente nos interesa saber si hay alguna publicación periódica u obra ajedrecística exclusivamente en este idioma".
Ĉu afablaj legantoj de la forumoj, amantoj de ŝak-ludo, povus respondi al tiu sinjoro, kies adreso estas : jasturiano@hotmail.com , laŭ aperas maldekstre en lia blogo?

Rimarku ke verŝajne Javier ne scipovas Esperanton, sed se vi deziras respondi esperante bv. vin adresi al nia samlingvano Antonio López Rodríguez: neniu2003@yahoo.es , kiu transdonos al li vian respondon. Interesus ke vi sendu al Antonio kopion de via respondo, se vi vin adresas rekte al la demandinto Javier.
Darío

No hay comentarios:

 
lernu!