viernes, 12 de junio de 2009

FW: Instruista retejo rekonstruota por 35 000 eŭroj

Karaj Geamikoj!

Ni rekomendas tralegi la artikolon de Libera Folio, kaj subteni la retejon Edukado.net .
Vidu ghin che http://www.edukado.net .

Amike
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas

________________________________________
From: Germain Pirlot [mailto:gepir.a...@pandora.be]
Sent: Friday, June 05, 2009 2:25 PM
To: Germain Pirlot
Subject: Instruista retejo rekonstruota por 35 000 eŭroj

Instruista retejo rekonstruota por 35 000 eu'roj

de Redakcio Laste modifita: 2009-06-05 07:52

Fine de majo en la reto aperis alvoko de la retejo Edukado.net, kies celgrupo estas instruantoj de Esperanto. 35 000 eu'roj estas urghe bezonataj por rekonstrui la retejon, skribis Katalin Kováts, la redaktoro de Edukado.net. Alikaze la retejo lau' shi riskas malaperi, kaj kun ghi chiuj valoraj instrumaterialoj tie haveblaj. Post sepjara funkciado, dum la pasintjara Roterdama Universala Kongreso la retejo ricevis premion de Universala Esperanto-Asocio por "elstara agado", sed jam tiam komencis amasighi la teknikaj problemoj pri la komplika retejo. Fine oni decidis, ke la sola solvo estas kompleta rekreo de la tuto, nun che esperantista servilo. Multaj retanoj tamen opiniis la menciitan sumon grave troigita por rekonstruo de unu retejo. Libera Folio turnis sin al partoprenantoj de la projekto por ricevi pliajn klarigojn.

Por legi pli ==>
http://www.liberafolio.org/2009/instruista-retejo-rekonstruota-por-35...

No hay comentarios:

 
lernu!